Okna (Ralsko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Okna (apartigilo)
Okna
germane: Woken
pereinta municipo
Ŝoseo en loko de la eksa Okna en Ralsko
Oficiala nomo: Okna
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Historia regiono Bohemio
Montaro Ralska montetaro
Situo Okna
 - koordinatoj 50° 37′ 25″ N 14° 51′ 20″ O / 50.62361 °N, 14.85556 °O / 50.62361; 14.85556 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Okna (Ralsko)
Portalo pri Ĉeĥio

Okna (germane: WokenWokna) estas pereinta municipo en Ĉeĥio, en distrikto Česká Lípa, en la norda parto de eksa soldata ekzercspaco Ralsko, pro kies fondo ĝi pereis. Ĝi situis proksimume 5,5 km nordoriente de Kuřívody kaj 9 km sudoriente de Mimoň. La devena prenita katastra teritorio estis Okna, nun tiuj ĉi parceloj estas dividitaj inter katastraj teritorioj Kuřívody kaj Svébořice en la novepoka urbo Ralsko. La vilaĝo estis konstruita ĉirkaŭ fiŝlago kaj ĝi havadis tipan slavan rondan bazplanon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Masonaĵo en la eksa Okna en Ralsko

Okna troviĝis ambaŭflanke de ŝoseo el Hvězdov ĝis Jabloneček en supermara alteco proksimume 320 metroj sur ebenaĵo, ĉirkaŭita de arbaroj. La vilaĝo situadis en la lokoj, kie la ŝoseo eliras el la arbaro kaj komenciĝas ascendi al la ebenaĵoj. Tra la muunicipo kondukis pulva ŝoseo tra Jabloneček ĝis Mnichovo Hradiště. Pro sia situo proksime de tanka pafekzercejo el la iama Okna konserviĝis neniu domo. La parceloj, sur kiuj troviĝis la pereinta municipo, estas konsisto de ĉasrezervejo Židlov.

Ununuraj konservitaj restaĵoj de la iama vilaĝo estas ĉevalejoj kaj keloj, kiuj estas profundigitaj en proksimaj rokdeklivoj apud vojo el Hvězdov. Okcidente de la municipo estadis grejsaj minejoj. Sur muroj de la iamaj minejoj eblas ekvidi spurojn post trafoj de pafaĵoj kaj skribaĵoj en azbuko, per kiuj ĉi tie "eterniĝis" membroj de Soveta armeo. Meze de la vilaĝo estis fiŝlageto. La areo de de la iama fiŝlageto estas nun tute surkreskinta, sed ĝis hodiaŭ ĉi tie kreskas du aceroj, kiuj situadis antaŭ loka lernejo.