Kostřice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kostřice
germane: Kosterzitz
pereinta vilaĝo
Loko de domo en la eksa Kostřice
Oficiala nomo: Kostřice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Historia regiono Bohemio
Montaro Ralska montetaro
Situo Kostřice
 - koordinatoj 50° 37′ 33″ N 14° 54′ 14″ O / 50.62583 °N, 14.90389 °O / 50.62583; 14.90389 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kostřice
Portalo pri Ĉeĥio

Kostřice (germane: Kosterzitz) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, en distrikto Česká Lípa, en la orienta rando de eksa soldata ekzercspaco Ralsko, pro kies fondo ĝi pereis. Ĝi situis proksimume 8,5 km nordoriente de Kuřívody. Ĝi estis administre subigita al municipo Proseč kiel ĝia domaro. La devena prenita katastra teritorio estis Olšina, la nuntempa estas Jabloneček en la novepoka urbo Ralsko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vojo tra la eksa Kostřice

Kostřice estas la plej orienta kaj unu el la plej malgrandaj pereintaj vilaĝoj de Ralsko. Ĝi troviĝas en sudorienta terlango de Zourovský vrch, sur edro de dekstra rivera teraso de rivereto Zábrdka, kiu kreis limon de la armea spaco.

Sudokcidente de la municipo estas tri lignaj garbejoj el la 1950-aj jaroj.