Armea spaco Ralsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armea spaco Ralsko
germane: Truppenübungsplatz Ralsko
armea spaco
Vido al hangaroj en flughaveno Hradčany
Oficiala nomo: Vojenský prostor Ralsko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distriktoj Distrikto Česká Lípa, Distrikto Liberec, Distrikto Mladá Boleslav
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ralska montetaro
Situo Armea spaco Ralsko
 - koordinatoj 50° 37′ 09″ N 14° 43′ 57″ O / 50.61917 °N, 14.73250 °O / 50.61917; 14.73250 (mapo)
Areo 250,00 km² (25 000 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vojenský prostor Ralsko
Retpaĝo: Informoj pri la regiono
Portalo pri Ĉeĥio
Flughaveno Hradčany, sur horizonto monto Ralsko
Flughaveno Hradčany, vido el Belvidejo Hradčany
Granda forlasita lernejo en la armea spaco Ralsko

Eksa soldata ekzercspaco Ralsko troviĝas en Regiono Liberec kaj per malgranda parto ankaŭ en Mezbohemia regiono, proksimume inter la urboj Doksy, Zákupy, Mimoň, Stráž pod Ralskem, Mnichovo Hradiště kaj Bělá pod Bezdězem. Per la orienta rando ĝi proksimume koincidas kun la geomorfologia tutaĵo Ralska montetaro. Ĝia areo faris 250 km².

Eluzis ĝin ĉeĥoslovaka armeo kaj en la jaroj 1968 ĝis 1991 ankaŭ soveta armeo. En la spaco estas interesaj restaĵoj de la devena loĝigo, soldataj objektoj kaj naturrilatoj. En la jaro 2013 montris ĉeĥa armeo intereson ĉi tie renovigi pafejon.

Sur la teritorio de la eksa soldata spaco troviĝas Geoparko Ralsko, al kiu estis en la jaro 2016 agnoskita titolo "nacia geoparko".

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la jaro 1945[redakti | redakti fonton]

Eksa germana lernejo en Jabloneček

Jam dum Aŭstrio en la tempo de imperiestro Jozefo la 2-a ĉi tie estis ekzercejo. La teritorio estis ĝis la unua duono de la 20-a jarcento proporcie maldense loĝigita. Troviĝis ĉi tie setlejoj (urbo, municipoj, domaroj, solejoj) kun plejparte sudetgermana loĝantaro. La historiajn setlejojn (ĝis nivelo de domaroj) sur la teritorio de la armea spaco indikas la jena tabelo, inkluzive de administra membrigo:

Historia setlejoj sur teritorio de la eksa soldata spaco Ralsko
Administra membrigo de setlejoj - al la jaro 1930 – al la jaro 2011
Distrikto Municipo (germana nomo) Domaro (germana nomo) Municipo Distrikto
Česká Lípa Boreček (Haidedörfel) Ralsko Česká Lípa
Černá Novina (Schwarzwald) † Dolní Novina (Böhm. Neuland) †
Holičky (Hultschken) †
Horní Krupá (Ober Krupai) →
Hradčany (Kummer)
Hvězdov (Höflitz)
Jablonec (Gablonz) † Chlum (Chlum) †
Prosíčka (Prositschka) †
Jezová (Jezowai) †
Křída (Kridai) †
Kuřívody (Hühnerwasser) Strážov (Strassdorf) †
Náhlov (Nahlau)
Okna (Woken) † Dolní Okna (Heide) †
Kracmanov (Kratzdorf) †
Olšina (Wolschen) †
Palohlavy (Halbehaupt) † Zábělce (Sabelce) †
Ploužnice (Plauschnitz)
Proseč (Proschwitz) † Kostřice (Kosterzitz) †
Svébořice (Schwabitz) †
Židlov (Schiedel) †
Mnichovo Hradiště Bělá pod Bezdězem Vazačka (Wassatschka) † Bělá pod Bezdězem Mladá Boleslav
Vrchbělá (Neudorf) Nová Hospoda (Neuschänke) †
klarigoj: † pereintaj, → transŝovitaj, ABC ekster la teritorio
Ruinoj de domo en Palohlavy
Forlasitaj paneldomoj en la armea spaco Ralsko

Post Munkeno 1938 la teritorio estis konsisto de la germana anekso (Sudetio). Parton de la spaco inter Nový dvůr kaj Mimoň akiris en la jaroj 1942 - 1943 Wehrmacht, resp. Afrikakorps, kiu sur sablaj kampoj ekzercis pafistojn per panzerfaust kaj panzerschreck. Pruvo estas trovoj de armiloj kaj municio dum parta asanacio (te. elserĉado kaj neniigo de municioj kaj soldata materialo) de Ralsko. En aprilo 1945 pioniraro konstruis du flughavenojn ĉe Hradčany kaj inter Hvězdov kaj Mimoň. Transporti ĉiujn partojn de Schlachtgeschwader 2-a sub Luftflotte 6-a al flughaveno Kummer norde de Bohemio, resp. Sudetio, laŭ ordono devis efektiviĝi ĉirkaŭ la 28-a de marto 1945. Sed fine de la milito Germanio havis jam grandan nesufiĉon de pioniroj, kiuj devis prepari en la loko ĉe Mimoň sur nature egalaj herbejoj du bazajn alterigajn areojn. Unu el ili estis oriente de tiama Kummer See, (hradĉana fiŝlago), la alia oriente de Mimoň en direkto al Hvězdov sur herbeja sekejo meze de arbara kreskaĵo. Nur la 1-a de aprilo alveturis sur tiujn ĉi lokojn pioniraro kun kelke da dekoj militkaptitoj sur veturiloj kaj oni komencis kun la reguligo. Precize je Pasko kunfluiĝis la restoj de Schlachtgeschwader 2-a. En iliaj vicoj ekde la bataloj en Grekio en la jaro 1941 ĝis la 31-a de julio 1944 troviĝis la plej supere ordenita soldato de Tria regno kaj pli posta kolonelo Hans-Ulrich Rudel. La flughaveno estis damaĝita de usonaj kaj sovetaj flugatakoj. Post forflugo de pilotoj ĝis Kitzingen restis sur flughaveno Kummer laŭ listo de materialo de la II-a fako de la Ministerio pri defendo el la 15-a de majo 1945 sume 4 pecoj de du lokaj observadaviadiloj kaj pluaj 30 pecoj markitaj nur kiel malpeza bombataka maŝino. Ses aviadiloj estis neniigitaj per intence farita fajro. Estis trovitaj 18 flugmotoroj, granda nombro da avidilpumoj de diversaj grandecoj, granda nombro de kestaj pumoj kun 30 malgrandaj pumoj. Sur la flughaveno Hvězdov staris sume 8 ĉasaviadiloj, kiuj post faro de riparo estis flugeblaj kaj unu bombaviadilo kun du torpedoj. Deponejo estis plena de municio 145 pumoj ĝis maso 70 kg, 90 pumoj super 70 kg kaj ĉirkaŭ 100 pecoj de kestaj pumoj kun 24 malgrandaj pumoj. Pli granda nombro de kartoĉoj en ferdekajn kanonojn kaj multe da aliaj aviadilaj kaj armilaj materialoj.

Tiel finiĝis la unua periodo de la flughaveno Kummer am See kaj rilate al fakto, ke estiĝis en la jaro 1947 armea spaco sub nomo "Soldata ekzerca tendaro Bezděz" pli poste alinomita al "Armea spaco Újezd" la areo ĉe Kummer estis proponita kiel flughaveno.

Post la jaro 1945[redakti | redakti fonton]

Fino de la milito kunportis forŝovon de regnaj kaj sudetgermanoj el la regiono kaj enloĝigadon de novaj loĝantoj.

La 30-an de oktobro 1946 la regidtaro decidis establi Soldatan ekzercan tendaron Bezděz. Komence de la jaro 1947 la regiono estis purigita kaj la loĝantoj elloĝigitaj. Kelkaj vilaĝoj estis egaligitaj kun la tero, la aliaj eluzitaj por bezonoj de la armeo. Plua registara decido el la 6-a de junio 1950 estis al la 1-a de julio 1950 sur la teritorio de la soldata tendaro proklamita Armea spaco Ralsko. La 5-an de februaro 1952 la registaro decidis kun rea valideco al la 1-a de februaro pri plua disvastigo de la teritorio. La ĉeĥoslovaka armeo en la spaco konstruis diversajn ekipaĵojn por ekzerco de soldataroj: tankodromojn, profundajn travadejojn kaj tankajn pafejojn Židlov kaj Bělá. Plue ankaŭ esplorpoligonon por testado de diversaj specioj de municio, municiajn deponejojn, garaĝojn por tiriloj de nukleaj kapoj kaj severe sekretajn deponejojn de la nukleaj kapoj. Sur la flughaveno plenumis parte sian ekzercadon ankaŭ izraelaj paraŝutistoj somere de 1948.

Post invado de soldataroj de Varsovia Traktato en la jaro 1968 la spacon okupis la sovetaj soldataroj (Meza grupo de soldataroj). La sovetoj en la 1980-aj jaroj pligrandigis la alterigan vojon sur flughaveno Hradčany al la suma longeco 2,7 km kaj larĝecon 90 m.

Ĉiutageco de la restado de la sovetaj taĉmentoj en Ralsko[redakti | redakti fonton]

Akcidento de aŭtobuso KAROSA kun la soveta tanko T-72 - la 23-an de aŭgusto 1985 (linio de ČSAD Hradec Králové - Dobruška).

La armea spaco Ralsko kun la flughaveno Hradčany estis por la sovetaj soldataroj grava strategia punkto, tial ili komencis okupigi tuj frumatene la 21-an de aŭgusto 1968. Dum sia vojo en laboron kaj la tuta tago la loĝantoj de la spaco kaj la ĉirkaŭaj vilaĝoj sur la ŝoseoj renkotiĝis kun tankoj kaj alia kirasita tekniko. La okupado kaŭzis ondon de malamo, oni deŝiris ruĝajn stelojn el lokaj naciaj komitatoj, oni transdonis partiajn legitimilojn, en la urboj estis fondataj kontraŭokupaciaj petskriboj. Sed post la komenca rezisto okazis konsolido kaj la ĉeĥaj loĝantoj, jam tiel alkutimiĝintaj al ekzercado de soldatoj, kun la restado de la sovetaj taĉmentoj komencis repaciĝi.

Da okazoj, kiam la loĝantaro povis renkontiĝi kun la sovetaj soldatoj, estis kelke. La spaco ne estis plene fermita, laboris en ĝi ĉeĥaj arbaristoj, fajroestingistoj, agrikulturistoj aŭ elektristoj. En la spacon povis veni ankaŭ homoj sen permesilo, ekzemple se ili iradis kolekti fungojn aŭ bluajn berojn. Ekster la spaco homoj plej ofte renkontigadis kun la sovetaj oficiroj dum oficialaj agadoj, kiel estis ekzemple amikecoj, solenoj de datrevenoj kaj manifestaciaj marŝoj tra la urboj Mimoň, Mladá BoleslavMnichovo Hradiště. Evolui la oficialajn rilatojn kaj krei pozitivan median bildon de la soveta armeo klopodis la dua plej amasa organizo en tiama Ĉeĥoslovakio – Asocio de ĉeĥoslovaka-soveta amikeco. En la distrikto Mladá Boleslav ĝi ekz. asociigis en la jaro 1980 preskaŭ 15 000 loĝantojn, ĝi sekurigis diskutojn kun reprezentantoj de la amikecaj urboj en USSR kaj ekskursojn de membroj ĝis USSR, kunaranĝis festivalojn de sovetaj filmoj, vojaĝistajn prelegojn, vespermanĝojn de Lenino aŭ ekskursojn en pragajn teatrojn por ludoj de rusaj aŭtoroj. Spite al tiu ĉi oficiala ebenaĵo la plej ofta neoficiala speco de kontakto de la soldatoj kun la lokaj loĝantoj estis nigra komerco kun soldata ekipaĵaro. Precipe la sovetaj oficiroj estis sukcesaj en konstruado de klientelistaj retoj.

Post la jaro 1989[redakti | redakti fonton]

Post ĉeĥoslovaka revolucio estis intertraktita forŝovo de la sovetaj soldataroj kaj la 30-a de majo 1991 forveturis el Mimoň lasta soveta transporto. La registaro de ĈSFR sekve la 5-an de septembro 1991 decidis pri nuligo de la armea spaco Ralsko al la 31-a de decembro 1991. Sekve la spaco malfermiĝis al turistoj, sed ankaŭ al nekontrolita neniigado fare de diversaj vandaloj.

Infocentro de Soldataj arbaroj en Hradčany

Purigo de neeksplodita municio estis unu el la plej grandaj projektoj de la armeo por redoni la grundon kaj konstruaĵojn al la publiko post fino de la dua mondmilito. Dum tiuj ĉi pli ol 10 jaroj laboris en tiu ĉi tasko vice centoj homoj ĉiutage en la tereno kun la celo forigi la danĝeran municion el la areo 8 600 ha. Sur la libera areoj ĝis profundeco 50 cm, en la arbara tereno ĝis profundeco 30 cm. En la jaro 2004 la armeo rapide finis finacadon de la soldata piroteknika taĉmento kaj per tio finiĝis la piroteknika asnacio farita per fortoj de la armeo kaj polico kaj la ŝtafedon transprenis kvar piroteknikistoj de entrepreno Soldataj arbaroj divizio Mimoň. Sur granda are 40 ha en ĉirkaŭaĵo de pafejo Židlov estis establita kaj en la jaro 2000 barita Ĉasrezervejo Židlov kun raraj specioj de bestoj.

Topografio[redakti | redakti fonton]

La teritorio estas, escepte de vulkana konuso Ralsko (696 m, la plej alta monto de la regiono) kaj fonolitaj montoj Bezděz kaj Malý Bezděz (606 kaj 577 m, ruino de burgo), preskaŭ ekskluzive grejsaj. Diference de PPR Bohemia paradizo kaj PPR Kokořínsko ni ne trovos ĉi tie ampleksajn rokurbojn nek kvanton de grejsaj turoj, sed la regiono estas multe pli ampleksa.

Akvaro[redakti | redakti fonton]

Sur la norda rando fluuas rivero Ploučnice, kiu proksime de Noviny pod Ralskem trafluas tra rimarkinda nature-teknika rimarkindaĵo — tra Breĉo de Ploučnice. Sur ĝia artefarita konstruita akvigo Hamerská strouha situas Hamra fiŝlago, rekte sur Ploučnice je iom malpli alte ĉe Stráž pod Ralskem Horecký rybník.

Sur la orienta rando de la spaco trafluas rivereto Zábrdka kaj en la centra parto de la spaco rojo Ploužnický potok, sur kiu troviĝas kelke da fiŝlagoj. Plu estas en la okcidenta parto sistemo de Hradĉanaj fiŝlagoj kaj fiŝlago Břehyňský rybník. Alie la spaco, krom kelke da pluaj malgrandaj rojoj sur la randoj, estas seka regiono kaj fontoj estas ĉi tie granda raraĵo.

Memorindaĵoj kaj kulturaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Iama loĝturo de burgo Ralsko
Ruinoj de burgo Děvín

Pluaj memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pereintaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

El la konstruaĵoj restis plimulte nur bazoj kaj keloj. Menciindaj estas ekzemple Strážov, Okna kaj Horní Krupá.

Liston de municipoj vidu pli supre.

Urbo Ralsko[redakti | redakti fonton]

Vico da municipoj sur la teritorio de la eksa armea spaco fariĝis post la jaro 1990 konsisto de urbo Ralsko en distrikto Česká Lípa.

Sovetaj konstruaĵoj ĉe Hradový vrch

Soldataj kaj industriaj objektoj[redakti | redakti fonton]

  • Flughaveno Hradčany — interesaj soldataj konstruaĵoj, hangaroj rezistemaj kontraŭ bombardado (la tn. UL-oj), oni filmis ĉi tie ekzemple filmon Tmavomodrý svět kaj Stalingrad
  • Ruinoj de sovetaj kazernoj Nový Dvůr
  • Konstruuaĵoj ĉe Hradový vrch
Ekipaĵo por minado de uranio
  • Uraniaj minejoj ĉe Stráž pod Ralskem, kie oni minis uranion parte klasike per minado kaj parte kemie. Dum la kemia minado estas uzata avantaĝa alterno de bone kaj pli malbone solvitaj rokaĵoj en hidrologie limigita regiono, kie en la solvitajn tavolojn estas ĉerpata sulfata acido kaj al la surfaco estas elĉerpata miksaĵo, el kiu la uranion eblas apartigi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mapa Ralsko 1:25 000, 2. vydání 2005, Geodézie On Line
  2. http://www.duchcov.cz/noviny/200407/sochor/sochor.htm

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]