Blendita pugno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Panzerfaust)

Blendita pugno (germane Panzerfaust) estis foje uzata kontraŭtanka armilo de la germana armeo, kiun oni povis produkti en granda serio, kvanto. Oni uzis ĝin plej ofte ne kontraŭ tankoj, sed kontraŭ konstruaĵoj, infanterio kaj mitralnesto. Ĝi estis malmultkosta kaj efika armilo (15 germanaj imperiaj markoj).

Evoluigo kaj tipoj[redakti | redakti fonton]

La firmao HASAG (Leipzig) en 1942 komencis eksperimentojn, evoluigojn je propra risko, kosto, sub gvido de Dr. Langweiler. Ili volis krei grenadĵetilon, kiu estas funkciebla per kaj en mano, sen retropuŝo. Tio iĝis la Faustpatrone klein.

La plenigaĵo estis kumulativa grenado, kiu konsistis el funelforma kupro aŭ alia metalo kaj eksplodaĵo ĉirkaŭ tio. La eksplodo kunpremis la konuson kaj antaŭenpuŝis ĝin, kiu trapikis la kirason. La fandiĝinta meto – kiu penetris la tankon – mortigis la skipon per termoefiko aŭ la tuta tanko neniiĝis pro eksplodo de la interna municio.

La armilo konsistis el tubo longa 80 cm kaj havante la diametron de 3,3 cm. La tubo entenis 54 g da pulvoplenigaĵo (nitrocelulozo) kaj ties fino estis fermita per papera kovrilo, por ke ne plenŝtopu ĝin poluaĵo. La eksploda kapo (la grenado) longis 36 cm kaj havis la diametron de 10 cm, entenis 400 g da eksplodaĵo. La eksplodaĵo estis 50-50% TNT kaj tri-heksogeno. Tio kapablis trabruli kirason kun diko de 140 mm. La kapo forlasis la tubon kun rapido de 28 m/s kaj ebligis pafdistancon de 30 m. La pulvoplenigaĵo forbrulis jam antaŭ forlaso de la tubo, dum funkcio ellasis la tubon ankaŭ varmegaj gasoj, kiuj kaŭzis ofte vundiĝojn de la pafanto. La armilo havis simplan celilon.

La faustpatrone havis multajn mankojn, tiel oni baldaŭ pluevoluigis ĝin. Pro la kapoformo ĝi facile desaltis desur la celo, tiel oni larĝigis ĝin je 14 cm kaj longigis je 39,5 cm. Oni grandigis mason de la eksplodaĵo je 800 g, tiel la trarompa forto kreskis je 200 mm. La tubo iĝis pli larĝa (4,4 cm), maso de la pulvoplenigaĵo je 95 g. Spite al ĉio, la pafdistanco kreskis nur je 30 m kaj la rapido je 30 m/s (Panzerfaust 30). Oni evoluigis ankaŭ la celilon. La produktado de tiu tipo komenciĝis en septembro de 1943.

Pro la mallonga pafdistanco, oni dikigis la tubon je 5 cm kaj je 134 g la kvanton de la pulvoplenigaĵo. Per tio oni povis atingi rapidon de 45 m/s kaj pafdistancon de 60 m (Panzerfaust 60). Oni ekproduktis tiun tipon en oktobro de 1944.

Oni jam en novembro ekproduktis la Panzerfaust 100 (pulvoplenigaĵo 190 g en du partoj, je 35 cm pli longa tubo), en marto de 1945 la Panzerfaust 150 (trarompa forto 200 mm, konuso 56 cm, la tubo eltenis 10 pafojn). Tiu lasta tipo havis la pafdistancon de 150 m kaj pafrapidon de 85 m/s.

Finnaj soldatoj kun pancerfaŭsto apud T-34, en la batalo de Tali-Ihantala

Uzo[redakti | redakti fonton]

Pro la mallonga distanco, uzo de la pancerfaŭto bezonis kuraĝon. La pafiston minacis ne nur la tankoj, sed malamika pafofajro, la disflugantaj pecetoj de la trafita celo, eĉ la armilo mem pro la varmegaj pelgasoj. Oni uzis ĝin sukcese en la urbaj bataloj. Oni pafpretigis la armilon en komplika 8-paŝa procezo.

Teknikaj datenoj[redakti | redakti fonton]

Típus Pancerfaŭsto
malgranda
Pancerfaŭsto
granda
Pancerfaŭsto
60 m
Pancerfaŭsto
100 m
Pancerfaŭsto
150 m
Pancerfaŭsto
250 m
Elĵeta kalibro (mm) 28-33 44 44 44 ? ?
Longo de elĵeta tubo (cm) 80 80 80 115 115 60
pafaĵa kalibro (mm) 100 150 150 150 ? ?
Kirasrompa kapablo (mm) 140 220 220 200 360 ?
Maso de la pulvoplenigaĵo (g) 56 95 140 190-200 ? ?
maso de la pafaĵo (kg) 1,3 2,9 2,9 ? ? ?
Tuta maso (kg) 3,25 5,1 6,1 6,8 ? ?
Komenca rapido de la pafaĵo (m/s) 25-8 30 48 60 85 150
Efika pafdistanco (m) 30 30 60 100 150 250

Fonto[redakti | redakti fonton]