Kontraŭtanka armilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kontraŭtanka armilokirasrompa armilo estas komuna nomo por kanonoj, raketoj, grenadoj, kirasaŭtoj kontraŭ tankoj. Ĉar la kirasitaj tankoj estis ekuzitaj en la unua mondmilito, tiam aperis la respondo je tio en formo de kiras-trarompa fusaĵo kontraŭ la maldika kiraso (kontraŭtanka fusilo).

La unuan kontraŭtankan armilon evoluigis la usona komandanto Cleland Davis dum la unua mondmilito. Li kunligis du pafilojn, malantaŭon al malantaŭo. Tiuj estis almontitaj eksperimente al bombavio O/100 kaj estis uzataj kontraŭ submarŝipoj, aerŝipoj.

Oni evoluigis en la Sovetunio ekde 1923 kontraŭtankajn armilojn (nomataj "Dinamo-Reaktivnaja Puŝka" (DRP), ĉ. "dinamike reaga kanono"). En la 1930-aj jaroj aperis diversaj tipoj de la armilo kaj oni testis la kalibrojn de 37 mm al 305 mm. La produktado, eksperimentoj estis ĉesigitaj en 1938, rilate al la Granda purigo. La plej konata modelo de tiu epoko estis la Model 1935 76 mm DRP dezajniat de L.V. Kurĉevski. Kelkajn ekzemplerojn oni uzis dum la vintra milito, la finnoj akiris kelkajn el ili kaj poste pludonis ilin al la germanoj en 1940.

Ĝis komenco de la dua mondmilito aperis familio de kontraŭtankaj kanonoj, pafataj plej ofte per 37 mm-a pafaĵo. Oni uzis dum la milito pli kaj pli grandajn kalibrojn kaj diverstipajn pafaĵojn. Oni produktis pafaĵojn kun malmola pinto, pelaĵo ebligante pli grandan rapidon, pli efikajn eksplodaĵojn. Estis tre efike uzo de kava aŭ formita pafaĵo, kiu direktis la eksplodon antaŭen.

En la dua mondmilito aperis pluraj tipoj de la kirasrompaj raketoj kaj lanĉiloj, el kiu la usona bazuko estis la plej konata. Je komenco de dua mondmilito aperis la kirasrompaj kanonoj kun pafaĵo de 37 mm-a diametro. La kalibro kreskis dum la milito kaj oni eksperimentis novajn pafaĵ-tipojn.

La evoluigo de la kontraŭtankaj armiloj okazis al pli malmola pinto, pli efika pelaĵo, eksplodaĵo. Tre efika estis la formita aŭ kava pafaĵo, kiun oni planis, ke okaze de enpafado, ĝi direktu la eksplodan energion antaŭen.

Dum la dua mondmilito aperis multaj tipoj de la kirasrompa raketo, el kiu la plej efika estis la usona bazuko kaj ties ekvivalentoj en aliaj armeoj. Post la dua mondmilito, la plej grava evoluigo estis la uzo de elektroniko, teledirektado, tiel apero de la elektronike direktitaj raketoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]