Flughaveno Hradčany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flughaveno Hradčany
germane: Kummer
flughaveno
Unu el hangaroj, konstruitaj fare de Soveta armeo
Oficiala nomo: Letiště Hradčany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Ralsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Jizera tabulo
Situo Flughaveno Hradčany
 - alteco 275 m s. m.
 - koordinatoj 50° 37′ 14″ N 14° 44′ 17″ O / 50.62056 °N, 14.73806 °O / 50.62056; 14.73806 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Areál letiště Hradčany
Portalo pri Ĉeĥio

Flughaveno Hradčany (germane: Kummer) estas eksa soldata flughaveno en armea ekzerca spaco Ralsko en katastra teritorio Hradčany en distrikto Česká Lípa en Regiono Liberec, de la municipo Hradčany malproksima netuta 1 km. La alteriga vojo estas longa 2 500 m. La areo de la flughaveno etendiĝas inter du protektitaj teritorioj - inter Protektita pejzaĝa regiono Kokořínsko – Regiono de Mácha en sudo, al kies norda limo ĝi apudas, kaj naturmemorindaĵo Meandroj de Ploučnice ĉe Mimoň en nordo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La flughaveno ĉe municipo Hradčany (devennome Kummer) komencis estiĝadi jam fine de la jaro 1938, kiam estis tipita de soldata komisiono kiel tiel nomata Vualita flughaveno, do la flughaveno destinita por uzo dum ekzercado aŭ mobilizo. Ĝuste tiam estiĝis la unua, ankoraŭ herbeja vojo. Al la flughaveno kondukis el Mimoň fervoja branĉtrako. Fine de la dua mondmilito komencis la flughavenon uzi Luftwaffe, kiu planis signifan alikonstruon de la flughaveno. Sed tiuj ĉi planoj finiĝis en aprilo de 1945, kiam la hradĉana flughaveno estis dufoje bombatakita fare de aliancanoj. Ekde la jaro 1946 la hradĉana flughaveno estis uzata de la ĉeĥoslovaka armeo ĝis la jaro 1968. Spertis ĉi tie sian ekzercon post la jaro 1945 ankaŭ kelkaj estontaj israelaj aviadistoj. En la jaroj 1951 kaj 1954 estis konstruita betona vojo de la flughaveno. Post la jaro 1968 ĝis la jaro 1991 ĝi estis okupita de Soveta armeo. En la jaroj 1985 kaj 1986 okazis rekonstruo de la flughaveno. En ties kadro estis disvastigita la vojo de la flughaveno kaj konstruitaj starejoj de helikopteroj.

En la jaro 1993 oni ĉi filmis filmon Stalingrad, en la jaro 1999 ĉi tie okazis unu el jaroj de teknofestivalo CzechTek. En la jaro 2000 oni filmis ĉi tie filmon Tmavomodrý svět. Post la jaro 2000 ĝi estas de tempo al tempo uzata por motorciklistoj.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]