Forpelo de ĉeĥoj el Sudetio en la jaro 1938

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Forpelo de ĉeĥoj el Sudetio okazis en la jaro 1938 post akcepto de munkena interkonsento, kies ĉefa celo estis rezigno pri la limregiona teritorio de Ĉeĥoslovakio en limoj, kiujn destinis Tria regno. Forpelitaj estis dekmiloj da ĉeĥoj, ĉeĥaj judoj kaj germanaj antifaŝistoj.

El diversaj fontoj tiu ĉi nombro moviĝas inter 150-250 miloj da personoj, dum kio necesas konsideri fakton, ke la deviga foriro de ĉeĥoj enlanden ne estis nur unufoja evento en oktobro de 1938, sed ĝi okazis ankaŭ en pli posta periodo.

Situacio antaŭ la 30-a de septembro 1938[redakti | redakti fonton]

Per alveno de Adolf Hitler al potenco en la jaro 1933 okazis en la reciprokaj rilatoj de ĉeĥoj kaj sudetaj germanoj en la ĉeĥa limregiona teritorio iompostiomaj ŝanĝoj. La nazia Germanio komencis subteni pere de sudetgermanaj partioj kaj ligoj naciajn kaj rasan maltoleremon. En tiu ĉi agado transprenis la gvidantan rolon Sudetgermana partio, kiun fondis Konrad Henlein. En la dua duono de la tridekaj jaroj senĉese gradiĝis ne nur la postuloj de ĉeĥaj germanoj rilate al la ĉeĥoslovaka registaro, sed okazis eĉ formoj de malfermita malamikeco rilate al ĉeĥoj, kiuj estis pervorte kaj korpe atakataj, al kiuj estis rifuzite doni servojn kaj labori elflanke de sudetaj germanoj aŭ malebligite doni siajn servojn kaj laborojn al germanoj. Senĉese pli ofte okazis marŝoj de germanaj hejlantaj junuloj, estis minacite al ĉeĥoj kaj judoj, estis disbatataj iliaj fenestroj, neniigitaj posedaĵoj. Multe da miksitaj ĉeĥa-germanaj geedzecoj estis pro kaŭzo de la germana malamo al la ĉeĥoj disrompitaj. La malamo ankaŭ montriĝis rilate al ĉeĥaj infanoj, kiuj estis de siaj germanaj samaĝuloj atakataj kaj batataj, dum kio okazis grandaj kaj gravaj vundiĝoj.

Tiu ĉi situacio kulminis la 12-an de septembro 1938, kiam Adolf Hitler en kunveno de NSDAP en Nurenbergo senhoneste atakis kontraŭ Ĉeĥoslovakio, kio aktivigis la sudetajn germanojn por motivigi puĉon. Ankoraŭ la saman nokton okazis en la limregionoj atakoj de henleinaj bataletoj kontraŭ ĉeĥaj ĝendarmaj stacioj, doganejoj kaj poŝtoj, dum kiuj estis murditaj kelke da dekoj de oficistoj kaj soldatoj. La ĉeĥoslovaka registaro respondis al tiu ĉi situacio per elsendo de soldataro en la limregionojn por subpremi la puĉon. Sed la 29-a de septembro estis fermita Munkena interkonsento inter Germanio, Italio, Granda Britio kaj Francio pri rezigno de la limregionoj al la nazia Germanio. Kiam prezidento Edvard Beneš konstatis, ke li perdas aliancanajn armeajn garantiojn de Francio kaj Granda Britio, la 30-an de septembro 1938 li akceptis la munkenan diktaĵon.

Situacio post la 30-a de septembro 1938[redakti | redakti fonton]

Tuj post la akcepto de la munkena interkonsento okazis forpeligado de ĉeĥoj kaj judoj el la limregionoj. Al la fuĝantaj ĉeĥoj aliĝis ankaŭ la germanaj antifaŝistoj, kiuj timis pro reprezalioj. La elpeligado estis farata surbaze de nenia oficiala dokumento, sed realigita ĝi estis amase sub grandega premo kaj minacoj precipe de germanaj ordneroj, sed ankaŭ de tiuj, kiuj faris la pervortajn kaj korpajn atakojn jam antaŭe. La fuĝintoj surveturigiligis siajn posedaĵojn, ili enaŭtomobiligis kaj envagonigis ilin fuĝante reen en sian malpligrandigitan patrujon. Dum ilia fuĝo okazis ankaŭ eventoj, kiel estis ekzemple ŝteloj, minacado per pafarmiloj aŭ aliaj. Krom la nacieca kaj la rasa maltoleremoj de la ĉeĥaj germanoj rolis multokaze dum la atakoj kontraŭ ĉeĥoj eĉ sopiro je ĉasakiraĵo.

En la unua ondo de la fuĝintoj estis ŝtataj okupitoj (financa gardistaro, oficistoj, poŝtistoj, ĝendarmoj), kiuj estis de la sudetaj germanoj malamataj plej multe kaj laŭvorte dum la nokto ili perdis laboron, sed ankaŭ laboristoj, entreprenistoj, agrikulturistoj kaj aliaj okupitoj. Dependis de la situacio en diversaj lokoj kaj regionoj, de rilato de la nacieca konsisto, de aktiveco de lokaj sudetgermanaj gvidantoj kaj grupoj. Kiam germanoj transprenis la potencon kaj estis enoficigitaj oficistoj, la situacio trankviliĝis. En la ĉeĥaj limregionoj restis 319 mil ĉeĥoj, precipe agrikulturistoj, kiuj ĉi tie havis sian grundon, sed ankaŭ laboristoj kaj ceteraj okupitoj. Estis necese laborfortoj kaj ne eblis daŭrigi en la politiko de la tuja forpelo. Sed tio montriĝis kiel longtempa celo, kiu en la tempo de la milito fine transkreskis eĉ en klopodon ellandigi la ĉeĥan nacion tute el sia historia teritorio.

La ĉeĥa minoritato en la forŝirita limregiono[redakti | redakti fonton]

Post la 1-a de oktobro 1938 la ĉeĥa loĝantaro troviĝis en pozicio de la nacieca minoritato, kiu havis absolute neniajn naciajn rajtojn. Estis nuligitaj ĉiuj ĉeĥaj politikaj partioj kaj ligoj, iliaj posedaĵoj estis konfiskita al utilo de Tria regno. La ĉeĥa lingvo estis malpermesita en la ofica interrilato, oni rajtis paroli ĉeĥe eĉ ne en publiko kaj en transportaj rimedoj. Ĉeĥoj rajtis fari neniajn okupojn en kia ajn instituto de la ŝtata administracio, plu ili rajtis fari neniajn politikajn funkciojn, nek en komunuma nivelo. Iom post iom estis nuligitaj ĉiuj ĉeĥaj ĵurnaloj, estis malpermesita presado de ĉeĥaj libroj, en kinejojn rajtis veni nenia ĉeĥa filmo, estis nuligita ĉeĥa disaŭdigo en radio. Limigataj kaj fine malpermesitaj estis ankaŭ ĉeĥaj teatraj amatoraj prezentiĝoj, futbalmatĉoj, danc-amuzoj, publikaj marŝoj kaj predikoj kaj diservoj en la ĉeĥa. Estis fermitaj plimulto de ĉeĥaj publikaj bibliotekoj, ĉeĥaj mezlernejoj, estis limigita nombro de bazaj lernejoj. Ĉeĥoj estis malavantigataj dum akirado de laboro, kaj post okupacio de Bohemio kaj Moravio ili foriradis en Protektoraton Bohemio kaj Moravio. Iom post iom estis pro ekonomia premo likviditaj etaj ĉeĥaj entreprenoj, okazis konfiskadoj de la ĉeĥa agrikultura posedaĵo. Ĝis la jaro 1943 troviĝis en la germanaj manoj proksimume 75 mil de hektaroj da grundo, kiun antaŭe proprumis ĉeĥoj. Krome, ĉeĥoj estis limigataj en manipulado kun sia posedaĵo, ili ne rajtis plu vendi ĝin en la ĉeĥajn manojn ks.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]