Brniště

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brniště
germane Brims
municipo
Brniště od východu 2.jpg
Vido al Brniště de oriento. En fono monto Tlustec (591 m s. m.)
Flag of Brniste.svg
Flago
Brniste CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Brniště
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Mimoň
Historia regiono Bohemio
Montaro Zakupa montetaro
Situo Brniště
 - alteco 290 m s. m.
 - koordinatoj 50° 43′ 45″ N 14° 42′ 13″ O / 50.72917 °N, 14.70361 °O / 50.72917; 14.70361 (mapo)
Areo 26,68 km² (2 668 ha)
Loĝantaro 1 356 (2022)
Denseco 50,82 loĝ./km²
Unua skribmencio 1352
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 29 ĝis 471 30
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0511
NUTS 5 CZ0511 561444
Katastraj teritorioj 4
Partoj de municipo 6
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Brniště
Retpaĝo: www.brniste.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Brniště (germane Brims, eventuale Brins) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa. Vivas ĉi tie 1 356 loĝantoj (2022). Kun devene memstaraj ĉirkaŭaj vilaĝoj Jáchymov kaj Hlemýždí ĝi kreas koheran tutaĵon, pluaj administre almembrigitaj vilaĝoj (Luhov, Nový Luhov, Sedliště kaj Velký Grunov) situas aparte.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1352.

Eklezioj[redakti | redakti fonton]

En la municipo agadas du eklezioj:

  • Romkatolika paroĥo Brniště (baroka preĝejo de sankta Mikolao)
  • Frateca unueco de baptistoj Brniště (nova moderna preĝdomo)

Post la jaro 1945 transloĝiĝis en la municipon pli granda grupo de baptistoj. En la jaro 2007 ili finkonstruis por si novan preĝdomon en Brniště sub nomo Ensembla domo Oazo.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Proksime de la municipo kondukas fervojlinio el Liberec ĝis Česká Lípa kaj flanke de loĝkonstruaĵoj, sur katastro de la loka parto Hlemýždí estas granda haltejo markita Brniště, de la municipo malproksima proksimume 2 km. Ĉiutage haltas en ĝi 10 paroj de personaj trajnoj, rapidtrajnoj traveturas la haltejon sen halto.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Oriente de la municipo elstaras pro minado endanĝerigita monto Tlustec (591 m s. m.), sur la flanko okcidenta poste arbarigita monto Brnišťský vrch (491 m s. m.). Tra la municipo fluas de la nordo al la sudo rojo Panenský potok (la dekstra alfluanto de Ploučnice). La rojo akvigas fiŝlagon Brništský rybník.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]