Okna (germaneWoken b. Hirschberg) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa. Proksimume 3,5 km oriente de ĝi troviĝas burgo Bezděz. Vivas ĉi tie 307 loĝantoj (2022).
Arkivaj registroj el duono de la 14-a jarcento parolas pri la municipo kiel pri homriĉa vilaĝ, kiu estas en tenado de senjoroj el burgo Bezděz. Okna estis ĉia agrikultura vilaĝo.
En la jaro 1930 la municipo havis 420 loĝantojn, plejparte germanojn. En la jaro 1946 en la municipo vivis proksimume 300 ĉeĥoj kaj 110 germanoj, kiuj iom post iom mem elmigris. En la jaro 1960 okazis kunigo de municipoj Okna kun Obora en unu tutaĵon, ekde la 1-a de januaro1981 la municipoj estis enkorpigitaj sub urbo Doksy. Ekde la jaro 1991 la municipo estas denove memstara, Obora restis konsisto de Doksy.
Tra Okna kondukas ŝoseo de la dua klaso II/273, proksime de municipa ofico estas aŭtobusa haltej. En la municipo estas ankaŭ fervoja haltejo sur fervojlinio Bakov nad Jizerou – Jedlová, kie haltas personaj trajnoj Česká Lípa – Bakov nad Jizerou.