Kořenov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pejzaĝo de Kořenov.

Kořenov (en germana Bad Wurzelsdorf) estas montara komunumo en distrikto Jablonec nad Nisou, situanta en limlinio de montaroj Jizerské hory kaj Krkonoše, inter Harrachov kaj Desná, Ĉeĥio. Granda parto de civita teritorio troviĝas en Protektata teritorio Jizerské hory. Origina loĝantaro estis plejparte germana, post elloĝigo de germanoj en forlasitajn domojn transmigris ĉeĥoj kaj multaj konstruaĵoj komencis servi por ripozamuzaj celoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Urbo Kořenov fondiĝis en jaro 1960 per unuiĝo de urboj Polubný, Příchovice (ankaŭ kun vilaĝeto Rejdice) kaj Jizerka. Kořenov antaŭ tiu ĉi kunligo estis loka parto de vilaĝo Polubný. Komence de la jaro 2012 en Kořenov loĝis 966 loĝantoj, en la jaro 2006 tie ĉi tamen loĝis 1012 enloĝantoj.

La plej malnova parto de la urbo estas Rejdice, fondita jam en jaro 1577. En jaroj 1850–1920, 1939–1945 kaj 1949–1960 vilaĝo Rejdice apartenis al urbo Příchovice, en jaroj 1920–1930 kaj 1945–1949 Rejdice estis memstara vilaĝo. Malsupra parto de Rejdice situas apud ŝoseo el Příchovice al Zlatá Olešnice, supra parto de Rejdice apud vojo ĉe supra parto de nuna malsuprenglitejo, kaj al Rejdice apartenas ankaŭ vilaĝeto Počátky – apud ŝoseo el Vysoké nad Jizerou. Polubný estas de la jaro 1793, kiam estis konsekrita preĝejo de Sankta Jan Křtitel, sidejo de paroĥo, kaj 19-an de oktobro 1899 ĝi estis rangaltigita kiel urbeto. La civito konsistis el urbopartoj Dolní Polubný, Horní Polubný, Kořenov, Černá Říčka, Zelené údolí, Ničovy domky, Kobyla, Merklov, Novina, Růžodol, Souš, Václavíkova Studánka. Dolní Polubný estis forigita de civito Polubný kaj aldonita al Desná en la jaro 1949. Ĝis la jaro 1959 ĉi tie meze de rivero Jizera trairis ŝtatlimo kun Pollando kaj tial nun apartenas al katastro de Polubný ankaŭ kampoj, situantaj sur historia teritorio de Silezio.

Příchovice origine konsistis el vilaĝetoj kaj partoj Dolní Příchovice, Horní Příchovice, Pustiny, Morava, Libštát, Potočná, Nová Huť, Tesařov kaj multaj solecaj domoj, kaj memstara civito ĝi estis en la jaroj 1850-1960. La 28-an de aprilo 1897 ĝi estis rangaltigita al urbeto. De la jaro 1690 en Příchovice estis ligna preĝejo de Sankta Vito, en la jaro 1862 nove konsekrita post vasta trakonstruo. Paroĥo en Příchovice estis fondita en la jaro 1736.

Jizerka estis en jaroj 1850-1936 parto de civito Bílý Potok, en jaroj 1936-1959 memstara civito.

Rigardoturo Štěpánka[redakti | redakti fonton]

Štěpánka estas la plej malnova rigardoturo en montaro Jizerské hory. Ĝian konstruadon komencis princo Camille Rohan en jaro 1847. En la sama jaro komencis malsupre en valoj konstruado de Krkonošská ŝoseo, kies patrono estis arkitekto Stephan – Štěpán, kiu tiam grimpis sur monton Buchstein (nun Hvězda).

Princo Rohan la monteton honore al arkitekto Stephan nomigis Štěpánova výšina kaj komencis ĉi tie konstrui rigardoturon. Estis tamen konstruita nur bazo de la turo kaj enirejo, konstruado poste estis ĉesigita post foriro de la princo al Hungarujo. La parte konstruitan elvidejon post kvardek jaroj transprenis de la princo Horský spolek (Montara societo), kaj en kvar jaroj poste estis la turo finkonstruita kaj malfermita.

Pri la rigardoturo Štěpánka oni rakontas mitaĵon, laŭ kiu la princo Rohan ĉesigis konstruadon post averto de ciganino – aŭguristino, kiu al li antaŭdiris, ke li mortos baldaŭ post finkonstruo de la turo. En la jaro 1892 la rigardoturo estis finkonstruita kaj la princo Rohan mortis kelkajn monatojn poste.

Elvidejo el la rigardoturo estas vere bela, krom okcidenta Krkonoše estas videblaj dissemitaj montaraj domoj, valbaraĵo Souš kaj monto Jizera en malproksimo, same kiel valoj Desná kaj Kamenice, kaj ĉirkaŭa pejzaĝo. Malantaŭ la turo troviĝas ruino de ŝtona milita kruco, kiu onidire estis simbola loko por tieaj naziistoj dum Dua mondmilito.

Evangelia kapelo en Tesařov[redakti | redakti fonton]

En centro de civito Tesařov staras de malproksime videbla simbolo de tiu ĉi regiono – okflanka kapelo kun blankaj muroj, nokte lumigata de reflektoroj. La kapelo estis konstruita de lokaj evangelianoj, kiuj antaŭe kunvenis apud proksima kabano Zvonice (Sonorilejo).

Monon por konstruado prizorgis evangeliana pastoro per farataj prelegoj en Silezio, baza ŝtono estis metita en jaro 1909 kaj la konstruado kun memhelpo de evangelianoj daŭris 4 monatojn.

Montara tombejo apud kapelo estis fondita en jaro 1911, aŭstraj oficoj tamen longan tempon ne donis permeson por ĝia uzado. En jaroj 1913 tamen al meblisto Ulman mortis du filinoj kaj ilin per permeso nepermeso li entombigis en la tombejo, kaj aŭstra polico tiam devis la tombejon legaligi.

Preĝejo de Sankta Jan Křtitel[redakti | redakti fonton]

Ununava preĝejo de Sankta Jan Křtitel en Polubný estis konstruita en jaroj 1789 ĝis 1793 kaj konsekrita en jaro 1793. La 29-an de majo 2015 ĉi tie okazis Nokto de la preĝejoj, estis celebrita solena sankta meso kaj projekciata filmo pri la preĝejo. El preĝeja Svatojánská turo estas videbla bela panoramo de la urbo (post suprenpaŝado de 200 ŝtupoj).

Ŝtona ponto ĉe kunfluejo de riveroj Mumlava kaj Jizera[redakti | redakti fonton]

La ponto estis konstruita en jaroj 1852-1855. Pri la ponto estis eldonita libro de Jaroslav Seifert en libroeldonejo Vyšehrad.

Ekspozicio de malpeza fortikigo[redakti | redakti fonton]

La ekspozicio troviĝas en limregiono de montaroj Jizerské hory kaj Krkonoše en Kořenov, sube de de rigardoturo kun bela knabina nomo Štěpánka. Sur teritorio de Kořenov kaj en ĉirkaŭa regiono troviĝas ĉirkaŭ kvindek konstruitaj fortikaĵoj de malpeza fortikigo nomataj „řapíky“. Ilia nomo signifas mallongigon de „Ředitelství opevňovacích prací“ (Direkcio de fortikigaj laboroj). Tasko de linio de la fortikaĵoj, konstruitaj en jaroj 1936-1938, estis defendi ĉi tiean teritorion antaŭ alveno de germana armeo kaj minacanta militagreso. Tiuj ĉi fortikigoj troviĝas dissemitaj sur teritorio inter Václavkova Studánka kaj rigardoturo Štěpánka.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]