Rynoltice
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Rynoltice | |||
germane Ringelshain | |||
municipo | |||
Municipa ofico kaj biblioteko
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Rynoltice | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Liberec | ||
Administra municipo | Hrádek nad Nisou | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Parto de | PPR Luzacia montaro | ||
Montaro | Zakupa montetaro | ||
Situo | Rynoltice | ||
- alteco | 340 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 47′ 21″ N 14° 49′ 08″ O / 50.78917 °N, 14.81889 °O (mapo) | ||
Areo | 17,71 km² (1 771 ha) | ||
Loĝantaro | 803 (2022) | ||
Denseco | 45,34 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1369 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 463 53 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0513 | ||
NUTS 5 | CZ0513 564397 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de municipo | 5 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.rynoltice.cz | |||
![]() |
Rynoltice (germane Ringelshain) estas vilaĝo kaj municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Liberec, en distrikto Liberec. Ĝi situas proksimume 17 km okcidente de Liberec, 4 km nordoriente de Jablonné v Podještědí sur ŝoseo el Jablonné v Podještědí ĝis Chrastava, inter Luzacia montaro kaj Ještěda-kozákova montodorso, trafluuas tra ĝi rojo Panenský potok. Vivas ĉi tie 803 loĝantoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1369.
Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]
- Rynoltice (Ringelshain)
- Černá Louže (Schwarze Pfütze) estas negranda domaro kun restoracio kaj kabana kampadejo. Apud ŝoseo situas kapelo el la jaro 1724.
- Jítrava (Pankratz)
- Polesí (Finkendorf) estas hodiaŭ ŝatata refreŝigeja loko, antaŭe temis pri kontrabandista domaro.
- Nová Starost
Transporto[redakti | redakti fonton]
Tra la municipo kondukas fervojlinio 086 el Liberec ĝis Česká Lípa, troviĝas ĉi tie ankaŭ fervoja stacio, kiu estis en la jaro 2013 proklamita kiel la plej bela fervojstacia konstruaĵo en Ĉeĥio. Tra Rynoltice kondukas ŝoseo I/13.
Personecoj[redakti | redakti fonton]
- Georg Schicht (1849–1913), aŭstra entreprenisto
- Johann Schicht (1855–1907), aŭstra entreprenisto
Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]
|