Velenice (distrikto Česká Lípa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Velenice
Velenice
germane Wellnitz
municipo
Devena germana popola arkitekturo en Velenice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Velenice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Česká Lípa
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Zakupa montetaro
Situo Velenice
 - alteco 278 m s. m.
 - koordinatoj 50° 43′ 09″ N 14° 39′ 50″ O / 50.71917 °N, 14.66389 °O / 50.71917; 14.66389 (mapo)
Katastro 7,17 km² (717 ha) Velenice u Zákup
Loĝantaro 171 (2023)
Denseco 23,85 loĝ./km²
Unua skribmencio 1399
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 23
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0511
NUTS 5 CZ0511 562173
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Velenice (Česká Lípa District)
Retpaĝo: www.velenice-cl.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Velenice (germane Wellnitz) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa situanta inter municipoj Zákupy, Cvikov kaj Brniště. Vivas ĉi tie 171 loĝantoj (2023). La municipo situas en valo de rojo Svitávka aůpud loka komunikilo ZákupySvitava. Laŭlonge laŭ tiu ĉi ŝoseo situas kelke da montoj – Velenický, Brnišťský kaj Kamenický vrch.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zákupy, Brniště kaj Cvikov.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1399.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869850
1880826
1890665
1900588
1910539
1921477
JaroLoĝantoj
1930495
1950299
1961323
1970281
1980211
1991156
JaroLoĝantoj
2001177
2014177
2016181
2017175
2018176
2019175
JaroLoĝantoj
2020171
2021170
2022165
2023171

Memorindaĵoj en la municipo kaj ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Inter la plej sign ifaj memorindaĵoj en la municipo apartenas precipe baroka paroĥa preĝejo de La plej sankta Triuunuuo el la jaro 1735, ĉe kiu situadis paroĥo. La preĝejo estas en malbona teknika stato, trafaliĝas la plafonokaj en la pasintecio ĝi estis ŝtelita.

  • Ĉe ŝoseo el Velenice ĝis Brniště proksimume 300 metroj malantaŭ la municipo estas en grejsan rokon hakita kaverno Dia tombo, kiun en la jaroj 17101711 hakis loka mastrumanto Schille. Interne de la kaverno – roka kapelo, troviĝas reliefoj de la torturo de Kristo, ekstere la ŝtonaj plastikaĵoj estas pli novaj.
  • Malantaŭ la vilaĝo estas videblaj kaj malfacile alireblaj restaĵoj de ruino de mezepoka buurgejo (Velenica burgejo), de dinastia sidejo de Pancířové ze Smojna. Ĝi pereis vetrŝajne ĉirkaŭ la jaro 1440 dum repuŝa militiro de Luzacia soldataro.
  • Sur la norda flanko estas etaj restaĵoj de plua burgeto Výrov el la 13-a - 14-a jarcentoj.
  • En rokoj super la ŝoseo el Velenice ĝis Svitava estas Velenicaj benketoj kuun ŝtona ŝtuparejo.

Kavernoj Pusté kostely[redakti | redakti fonton]

Proksime de la municipo ĉe rivereto Svitávka troviĝas sistemo de artefaritaj kavernoj, profundigitaj en la grejsajn rokojn. Estis ĉi tie filmitaj eĉ filmoj, ekz. fabelo S čerty nejsou žerty. Estas ĉi tie ankaŭ motorciklista kaverno Inferaj minejoj, kiu estas ekde la jaro 2003 reguligita kiel restoracio, kien povas enveturi motorcikloj, ĉe la ŝoseo inter municipo Svitava kaj Velenice. Ĝia devena nomo estas Nautilus kaj ĝi estas konsisto de komplekso Pusté kostely sur katastro de proksima municipo Svitava u Cvikova.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]