Desná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Desná (apartigilo)
Desná
germane Dessendorf
urbo
Municipa ofico
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Desná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Liberec
Distrikto Jablonec nad Nisou
Administra municipo Tanvald
Historia regiono Bohemio
Montaro Jizera montaro
Situo Desná
 - koordinatoj 50° 45′ 36″ N 15° 18′ 11″ O / 50.76000 °N, 15.30306 °O / 50.76000; 15.30306 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 490 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 780 m s. m.
Areo 12,57 km² (1 257 ha)
Loĝantaro 3 103 (2023)
Denseco 246,86 loĝ./km²
Fondo 1691
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 370 71 ĝis 468 61
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0512
NUTS 5 CZ0512 563552
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 13
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Desná (Jablonec nad Nisou District)
Retpaĝo: www.mesto-desna.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Desná (germane Dessendorf) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas en Regiono Liberec, en distrikto Jablonec nad Nisou situanta sur kunfluejo de riveroj Bílá Desná kaj Černá Desná. Norde en la katastro de urbo troviĝas akva rezervujo Souš, kiu estas atingebla piede (turisma markigo) kaj per ŝosea transporto. La plej alta punkto en Desná estas sur Souš sur deklivo de monto Desenský hřeben kun supermara alteco 849 m s.m. La plej malata punkto en Desná estas sur rivero Desná kun supermara alteco 479 m s.m. Vivas ĉi tie 3 103 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La municipo post inundo la 18-a de septembro 1916

La municipo estis fondita en la jaro 1691 kaj nomita ĝi estis laŭ Albrecht Maxmilián Desfours kiel "Desfoursdorf" – Vilaĝo de Desfours. (Sed inter la popolo pli fiksiĝis la nomo Dessendorf, ĉeĥe Desná, derivita de nomo de la rivereto trafluanta tra la valo.) En la jaro 1771 Desná avis 36 dometojn, dissemitaj sur ambaŭ bordoj de Bílá Desná.

Lunde la 18-a de septembro 1916 trafis la municipon katastrofo, kiam inundigis ĝin akvoj de traŝirita valbaraĵo sur rivero Bílá Desná. Estis neniigitaj 29 loĝdomoj kaj 11 akrigejoj de vitro, pluaj 63 domoj estis grave damaĝigitaj. La vivon perdis 62 personoj.

Statuton de la urbo ĝi akiris en la jaro 1968. Ĝis tiu tempo ĝi estis ekde la jaro 1913 kampurbo.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La urbo estas bone atingebla sur ŝoseo I/10. Al nordo ĉirkaŭ la valbaraĵo eliras el la municipo ŝoseo II/290 direkte al Hejnice kaj Frýdlant. Fervoja transporto estas sekurigata per Tanvalda dentorela fervojo.

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Enkrampe estas indikitaj devenaj germanaj nomoj

Desná I
  • Desná (Dessendorf)
  • Sovín (Eule)
Desná II
Desná III

Dolní Polubný estis antaŭe konsisto de kampurbo Polubný. En la jaro 1949 ĝi estis deŝirita de Polubný kaj alligita al Desná. En la jaro 1960 poste municipo Polubný estis kunigita kun municipoj Příchovice kaj Jizerka en novan municipon Kořenov.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sporto[redakti | redakti fonton]

Skisaltejoj en Desná

Ekde la jaro 1946 ĉi tie agadas Fotbalklubo TJ Desná.[1] Estas ĉi tie skisaltejoj, Jizera klubo de skiistoj Desná dediĉas sin al skisaltado kaj nordia kombino, plu estas ĉi tie Lerneja sporta klubo AŠSK ĉe ZŠ kaj MŠ Desná kaj Klubo de hundaj sportoj.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]