Albrecht Maxmilián la 1-a Desfours

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albrecht Maxmilián la 1-a Desfours
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1629 (1629-08-03)
en Hrubý Rohozec
Morto 15-an de januaro 1683 (1683-01-15) (53-jaraĝa)
en Prago
Tombo Prago
Familio
Patro Mikuláš Des Fours
Edz(in)o Polyxena Schönfeld
Infanoj Wenzel Matthias Desfours • Albrecht Maximilian II Desfours • Ferdinand Magnus Desfours
vdr

Albrecht Maxmilián la 1-a grafo Desfours (respektive Desfours du Mont et Athienville) (la 3-a de aŭgusto 1629 kastelo Hrubý Rohozec – la 15-a de januaro 1683 Prago) estis nobelo el lorena familio Desfoursoj ekloĝinta en Bohemio. En armeo li atingis rangon de generalo, en siaj bienoj en norda Bohemio li faris koloniigon de ĝis nun neenloĝigitaj regionoj de Jizera montaro (Albrechtice v Jizerských horách, Desná/Dessendorf, antaŭe Desfoursdorf)

La vivo[redakti | redakti fonton]

Familia galerio de Desfoursoj en libroŝranko de kastelo Hrubý Rohozec, meze portreto de Albrecht Maxmilián la 1-a
Kastela kapelo de La plej sankta Triunuo en Hrubý Rohozec fondita fare de la dua edzino de Albrecht Maxmilián la 1-a

Li naskiĝis en la kastelo Hrubý Rohozec mallongtempe post tio, kiam akiris ĝin lia patro Mikuláš Desfours, lia baptopatro estis Albrecht z Valdštejna. Ekde la junaĝo li deĵoris en la armeo, en kiu li fine atingis rangon de generalo, respektive generala vaĥtmajstro (1679), krom tio li estis imperiestra ĉambelano, sekreta konsilanto kaj plu ĵuriano de landa kaj ĉambela juĝejo en Ĉeĥa reĝlando. Pro la meritoj estis al li en la jaro 1674 plibonigita blazono.

Tabulo devene kovranta tombon de Albrecht Maxmilián sankta Salvatoro, en la jaro 1856 transŝovita en Hrubý Rohozec

Post la patro li heredis senjorujojn Hrubý Rohozec, Semily, Malá Skála kaj pluajn bienojn, post formortinta lorena branĉo li proprumis ankaŭ posedaĵon en Loreno (Athienville). El Hrubý Rohozec li kreis fideikomison konfirmita de imperiestro Leopoldo la 1-a (1678), por pli junaj filoj estis destinitaj bienoj Malá Skála kaj Semily. Li subtenis rekatoligon, en kies sekvo el lia senjorujo foriris pli ol 2 500 personoj, sed li meritis pri loĝigado de Jizera montaro, lian nomon portas Albrechtice v Jizerských horách kaj Maxov (hodiaŭ konsisto de municipo Josefův Důl).

Familio[redakti | redakti fonton]

Li estis dufoje edziĝinta, unuafoje li edziĝis en Vieno en la jaro 1651 kun Anna Serafína von Wolkenstein-Rodenegg (1622–1663), lia dua edzino estis ekde la jaro 1663 Marie Polyxena ze Schönfeldu (1641–1697). El ambaŭ geedzecoj li havis sume 23 infanojn, sed plimulto el ili (precipe el la unua geedzeco) mortis en infanaĝo. El la dua geedzeco ĝisvivis plenkreskan aĝon tri filoj, kiuj fondis familiajn branĉojn de Rohozec (Albrecht Maxmilián la 2-a), de Malá Skála (Matyáš Václav) kaj de Semily (Ferdinand Magnus). Por la neplenkreskaj filoj gvidis kuratoran administradon la dua edzino Marie Polyxena, kiu lasis establi kastelan kapelon de La plej sankta Triunuo en Hrubý Rohozec kaj enla jaro 1691 ŝi fondis municipon Desfoursdorf (nun Desná).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Koblasa, Pavel: Rodina Desfours-Walderode a její državy v Čechách; Rodopisná revue, 2009
  • Weiss, Petr: Hrubý Rohozec a rody Des Fours a Des Fours Walderode; Národní památkový ústav Liberec, 2012 (ISBN 978-80-87275-61-0)