Mníšek
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Liberec. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Mníšek (apartigilo).
Mníšek | |||
germane Einsiedel in Isergebirge | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Nikolao
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Mníšek | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Liberec | ||
Administra municipo | Chrastava | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Situo | Mníšek | ||
- alteco | 375 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 49′ 54″ N 15° 03′ 23″ O / 50.83167 °N, 15.05639 °O (mapo) | ||
Areo | 25,40 km² (2 540 ha) | ||
Loĝantaro | 1 771 (2023) | ||
Denseco | 69,72 loĝ./km² | ||
Baseno | Ĵitava baseno | ||
Unua skribmencio | 1381 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 463 31 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0513 | ||
NUTS 5 | CZ0513 564231 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.obec-mnisek.cz | |||
![]() |
Mníšek (germane Einsiedel in Isergebirge) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Liberec, en distrikto Liberec, proksimume 6 km nord-nordokcidente de Liberec sur montarpiedo de Jizera montaro. En la municipo vivas 1 771 loĝantoj (2023). Tra la municipo fluas rivereto Jeřice, en kiun en la municipo enfluiĝas rojo Fojtka, sur kiu situas akva rezervujo Fojtka. La alia, Mlýnická, valbaraĵo troviĝas sur rojo Albrechtický potok. En la municipon apartenas du vilaĝoj: Mníšek kaj Fojtka. Parto de Mníšek kaj la tuta Fojtka situas sur teritorio de PPR Jizera montaro.
La municipo situas sur ŝoseo I/13 kaj fervojlinio n-ro 037 el Liberec ĝis Frýdlant. Ŝosean komunikon ĝi havas ankaŭ kun Oldřichov v Hájích kaj Chrastava.
Historio[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1381.
Post la jaro 1945 la loka germana loĝantaro estis ellandigita kaj en la vilaĝon transloĝiĝis novaj loĝantoj el Bohemio kaj Slovakio.
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Baroka preĝejo de sankta Nikolao
- Malnova ŝtona kolono ĉe ŝoseo sude de la municipo markas limon inter eksaj fridlanta kaj libereca senjorujoj.
- en klasicisma domo n-ro 70 estadis ekskursa gastejo
Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]
- Mníšek
- Fojtka
Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]
|