Český Dub
Aspekto
| Český Dub | |||
| germane Bömisch Aicha | |||
| urbo | |||
Placo de Bedřich Smetana kun urbodomo kaj mariana kolono
| |||
|
|||
| Oficiala nomo: Český Dub | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Liberec | ||
| Distrikto | Distrikto Liberec | ||
| Administra municipo | Český Dub | ||
| Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
| Montaro | Jiĉina montetaro | ||
| Memorindaĵo | Johanita komandorlando | ||
| Riveroj | Rašovka, Ještědka | ||
| Situo | Český Dub | ||
| - alteco | 325 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50° 39′ 32″ N 14° 59′ 49″ O / 50.65889 °N, 14.99694 °O (mapo) | ||
| Areo | 22,56 km² (2 256 ha) | ||
| Loĝantaro | 2 882 (2025) | ||
| Denseco | 127,75 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1115 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 463 43 | ||
| NUTS 3 | CZ051 | ||
| NUTS 4 | CZ0513 | ||
| NUTS 5 | CZ0513 563960 | ||
| Katastraj teritorioj | 7 | ||
| Partoj de urbo | 15 | ||
| Bazaj setlejunuoj | 7 | ||
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| Retpaĝo: www.cdub.cz | |||

Český Dub (germane Bömisch Aicha) estas urbo en norda parto de Ĉeĥio. Ĝi situas en regiono Liberec, 12 km sude de la urbo Liberec. Vivas ĉi tie 2 882 loĝantoj (2025).
Ĝi estas unu el la plej malnovaj urboj en Norda Bohemio kaj grava centro de la regiono sub Ještěd. Ĝia historia urbocentro estas ekde 1992 proklamita kiel urba monumentzono.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Proseč pod Ještědem, Světlá pod Ještědem, Všelibice, Osečná, Kobyly, Cetenov, Janův Důl kaj Bílá.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 5 004 |
| 1880 | 5 081 |
| 1890 | 5 138 |
| 1900 | 5 188 |
| 1910 | 5 155 |
| 1921 | 4 263 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 3 984 |
| 1950 | 2 565 |
| 1961 | 2 851 |
| 1970 | 2 987 |
| 1980 | 2 952 |
| 1991 | 2 904 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 2 847 |
| 2014 | 2 742 |
| 2016 | 2 718 |
| 2017 | 2 711 |
| 2018 | 2 724 |
| 2019 | 2 752 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2020 | 2 821 |
| 2021 | 2 752 |
| 2022 | 2 754 |
| 2023 | 2 880 |
| 2024 | 2 923 |
| 2025 | 2 882 |
Membrigo de urbo
[redakti | redakti fonton]Urbo Český Dub konsistas el 15 partoj:
- Český Dub I (urbo)
- Český Dub II (Horní Předměstí)
- Český Dub III (Dolní Předměstí)
- Český Dub IV (Kastela distrikto) – la areo de kastelo kun ĉirkaŭaĵo
Konsisto de la urbo estas ankaŭ pluaj partoj, kiuj havas vilaĝan karakteron:
- en la katastra teritorio Český Dub:
- Starý Dub (ankaŭ katastra teritorio, norde de la propra urbo)
- en la katastra teritorio Modlibohov (node de Starý Dub):
- Sobákov (ankaŭ katastra teritorio, la plej norda parto de la urbo, okcidente de Modlibohov)
- Smržov (katastra teritorio Smržov u Českého Dubu, la plej okcidenta parto de la urbo)
- Loukovičky (ankaŭ katastra teritorio, sudokcidente de la propra urbo)
- en la katastra teritorio Libíč (terangulo de la teritorio de urbo sude de Loukovičky)
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kastelo de Schmitt – reprezenta novklasikisma konstruaĵo el 1874, ĉirkaŭita de angla parko
- Muzeo de la regiono sub Ještěd – historiisma konstruaĵo el 1881, ekde 1945 sidejo de la muzeo kun riĉaj regionaj kolektoj (malfermita ekde aprilo ĝis septembro, alitempe laŭ interkonsento)
- Johanita komandorlando (alirebla kiel parto de la muzeo)
- Urbodomo, origine renesanca konstruaĵo el la 60-aj jaroj de la 16-a jarcento, rekonstruita al nuna aspekto en 1907
- Malfruromanika preĝejo de Sankta Spirito
- Frubaroka preĝejo de Sankta Triunuo
- Konservita urba muregaro el la 15-a jarcento
- Baroka pestokolono el 1723
-
subteraj spacoj de la sidejo de johanitoj
-
preĝejo de Sankta Spirito
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Rudolf Anděl u. Svatopluk Technik: Český Dub. 1291 - 1991. Ústí nad Labem 1991.
- Tomáš Edel: Českodubsko v památkách 12.–20. stoleti. Podjěštědské muzeum Český Dub 2006, ISBN 80-239-6186-1
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||


