Světlá pod Ještědem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Světlá pod Ještědem
germane Swetla
municipo
Preĝejo de sankta Nikolao
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Světlá pod Ještědem
Kromnomo: Světlá
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Český Dub
Historia regiono Bohemio
Montaro Ješ.-kozák. montodorso
Situo Světlá pod Ještědem
 - alteco 545 m s. m.
 - koordinatoj 50° 42′ 41″ N 14° 59′ 10″ O / 50.71139 °N, 14.98611 °O / 50.71139; 14.98611 (mapo)
Areo 13,19 km² (1 319 ha)
Loĝantaro 979 (2023)
Denseco 74,22 loĝ./km²
Unua skribmencio 1291
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 463 43
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0513
NUTS 5 CZ0513 564427
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 8
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Světlá pod Ještědem
Retpaĝo: www.svetlapodjestedem.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Světlá pod Ještědem (germane Swetla) estas vilaĝo en Ĉeĥio kaj komune kun pluaj 7 vilaĝoj ankaŭ municipo situanta en Regiono Liberec, en distrikto Liberec. Ĝi situas proksimume 7 km sudokcidente de Liberec, 2 km sude de montopinto de monto Ještěd en Ještěda-kozákova montodorso. Světlá estas verŝajne plej konata municipo de Podještědí, ĝi estas konata ĉefe kiel loko de restado de Karolina Světlá. Vivas ĉi tie 979 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Proseč pod Ještědem, Křižany, Kryštofovo Údolí, Osečná, Český Dub, Janův Důl kaj Liberec.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1291.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 760
18801 810
18901 828
19001 931
19101 867
19211 707
JaroLoĝantoj
19301 791
19501 094
19611 064
1970948
1980778
1991724
JaroLoĝantoj
2001790
2014937
2016937
2017942
2018962
2019950
JaroLoĝantoj
2020956
2021951
2022958
2023979

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Monumento de K. Světlá
  • Masonita preĝejo de sankta Nikolao devenas el la jaro 1643
  • Monumento de Karolina Světlá antaŭ la preĝejo
  • Bieno de Antoš (hodiaŭa gastejo U Richtrů) el la jaro 1835 estas okazejo de Vesnický román de Karolína Světlá. La verkistino ĉi tie vivis en la jaroj 1853–1865 kun sia edzo Petr Mužák (kiu en la jaro 1821 naskiĝis en la municipo) kaj ŝi lokajn realaĵojn prilaboris en siajn romanojn.
  • Kruco ĉe rojo (ĉeĥe: Kříž u potoka) sur dislimejo de Rozstání kaj Dolení Paseky, okazejo de la samnomata romano de Karolína Světlá.
  • Mazova horka kaj Skalákovna, la norda fino de Čertova zeď
  • Naturmemorindaĵo Terasoj de Ještěd, restaĵoj de frosta eroziado

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis ĉi tie krom aliaj:

  • Petr Mužák (1821-1892), praga mezlerneja profesoro, edzo de verkistino Karolina Světlá
  • Alois Bulíř (1838-1899), arkitekto, direktoro de urba konstruofico en Prago
  • Karel Bulíř (1840-1917), praga instruisto, aŭtoro de lernolibroj kaj libroj por junularo

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]