Rovensko pod Troskami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 50° 32′ 07″ N 15° 15′ 34″ O / 50.53528 °N, 15.25944 °O / 50.53528; 15.25944 (mapo)
Rovensko pod Troskami
germane: Rowensko bei Turnau
urbo
Rovensko 2010-3.jpg
Urbodomo
Flag of Rovensko pod Troskami CZ.svg
Flago
Rovensko pod Troskami CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Rovensko pod Troskami
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Semily
Administra municipo Semily
Historia regiono Bohemio
Montaro Jiĉina montetaro
Situo Rovensko pod Troskami
 - alteco 306 m s. m.
 - koordinatoj 50° 32′ 07″ N 15° 15′ 34″ O / 50.53528 °N, 15.25944 °O / 50.53528; 15.25944 (mapo)
Areo 12,77 km² (1 277 ha)
Loĝantaro 1 277 (2019)
Denseco 100 loĝ./km²
Unua skribmencio 1374
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 512 63
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0514
NUTS 5 CZ0514 577472
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 6
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Rovensko pod Troskami
Retpaĝo: www.rovensko.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Rovensko pod Troskami (germane Rowensko bei Turnau) estas urbo en Ĉeĥio situanta en Bohemio, en Regiono Liberec en distrikto Semily. Rovensko pod Troskami havas 1277 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri vilaĝo estas el la jaro 1374.

En la jaro 1629 venis granda fiasko en rikolto kaj malsato. Laŭ letero, kiun ls 13-an de aŭgusto sendis oficisto de la senjorujo Gerard Taxis al Valenstein "en la tuta duklando estas eĉ ne unu, kiu rikoltus, kion semus". Kiam ne malaltiĝis kontribuadoj kaj male plialtiĝis korveo, la subuloj en la urbeto ekribelis. Samtempe la saman jaron okazis al perforta rekatoligo, al kiu estas en la urbeto vokita jezuito Matěj Burnatius el Jičín, do la ribelo havis ankaŭ kontraŭkatolikan karakteron. Burnatius vokis por subpremi la ribelon infanterion kaj kavalerion el garnizono el Frýdlant. La rovenskanoj eksciis pri tio kaj kiam skoltistoj eksciis pri la proksimiĝanta soldataro, per sonorigado estis kunvokataj homoj eĉ el ĉirkaŭaj vilaĝoj por helpi. La rovenskanoj rekuris al malespera agado, ili barikadis kaj konkeris vojojn. La popolo armita per agrikultura ilaro ekatakis la malmultnombran soldataron forte. La soldatoj repaciĝis kun bruligo de sonorilejo, la batalo ne okazis kaj la soldataro cedis. La sonoriloj pro la incendio disverŝiĝis kaj la sonorilejo forbrulis. Kiam la armitaj bienuloj eksciis, ke Burnatius atendas en paroĥo en Libuň anoncon pri subpremo de Rovensko, ili ektiris kontraŭ li. La ekkoleriĝintaj bienuloj lin kaj lian akompananton, lernanton Jan Rokyta mortbatis en paroĥa ĝardeno en Libuň.

La ribeliĝintoj poste tiris al Turnov, sed ĉifoje ekiris kontraŭ ili pli forta soldataro el garnozono el Frýdlant. La soldatoj malvenkis la nesufiĉe armitan, armee malbone preparitan kaj malsatiĝintan bienulan armeon sur monteto Výšinka super urbo Turnov. Dek sep kaptitaj bienuloj devis esti ekzekutitaj, sed ili savis sian vivon je alparolo de jezuitoj pro aliro al la katolika kredo. Nur unu el ili rifuzis tion kaj tiu estis ekzekutita.

Transloĝiĝo de familioj ĝis Brazilo[redakti | redakti fonton]

Interesaĵo en la historio de Rovensko estas transloĝiĝo de kelke da familioj ĝis Brazilo en la jaro 1893. Post nuligo de sklaveco nome Brazilo montris intereson pri elmigrintoj el Eŭropo. La aŭstriaj oficoj vane klopodis malebligi tion. La plej rimarkindan ĉeĥan ekskurson organizis grupo el Rovensko pod Troskami. En la 1890-aj jaroj regiono de Turnov troviĝis en krizo akrigado de grenatoj kaj malboniĝis tiel pozicio de multaj homoj. Kelkaj vidis elirejon en elmigrado. Kiam ili eksciis pri la propono de la brazila registaro, kelke da familioj el Rovensko decidiĝis elmigri, fine ilia nombro atingis naŭdek.

La ekskurso devis en Brazilo krei centron de ĉeĥa agrikultura koloniigo. La civitanoj forveturis sur kelkaj veturiloj ĝis Turnov, kie aldoniĝis al ili homoj el Mladá Boleslav. En duono de septembro ili alvenis en Hamburgon kaj enŝipiĝis sur germana vaporŝipo Argentina. Sed kiam la 9-an de oktobro ili elŝipiĝis en Rio de Janeiro, ili eksciis, ke en Brazilo eksplodis revolucio kaj ili ne povas daŭrigi en la vojo ĝis Rio Grande do Sul. Kelkaj poste lasis sin luigi por laboro en Rio, la plej granda grupo forveturis ĝis São Paulo, ĝis Rio Grande venis nur malmulte da familioj. Tiuj ne povis reteni la ĉeĥan lingvon kaj spite al kreado de ĉeĥaj societoj ĉeĥaj samlandanoj iom post iom en Brazilo asimiliĝis.

Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

En januaro de 1943 estis en Rovensko sur naĝejo likvidita rezistmovada paraŝutista grupo Antimony.

La 10-an de majo 1945 okazis en la urbo masakro de germanaj civiluloj, malarmigitaj soldatoj, virinoj kaj infanoj. Sovetaj kaj lokaj loĝantoj ĉi tie sen juĝo pafmortigis 365 germanoj.[1] En loka lernejo okazis ia juĝo super germanoj. Dum la ekzekutoj sukcesis al unu membro de SS fuĝi. En sekva interpafado kaj interbatado li pafmortigis rusan partizanon Ivan Mjelipoviĉ. Tio furiozigis la soldatojn de Ruĝa Armeo, la partizanojn kaj revoluciajn gvardistojn kaj gvidis al la masakro de 365 civiluloj. En amaso da fuĝantoj pafis fakte ĉiu, kiu havis armilon, nome inkluzive de ĉeestantaj civitanoj de Rovensko. La ĝermanoj, kiuj ankoraŭ moviĝis, estis sekve senpardone mortigitaj per kuglo en la kapon.[2]

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Placo de profesoro Drahoňovský
Náměstí prof. Drahoňovského, Rovensko pod Troskami.jpg
Placo de profesoro Drahoňovský

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lánský, Tomáš. Venĝo al fino. En Bohemia paradizo masakris du tagojn post la milito 365 germanoj..
  2. Amasa murdo de 365 sendefendaj germanoj ĉe pordegoj de Bohemia paradizo - Unu el la plej malbonaj militaj krimoj restis nepunita.