Nové Město pod Smrkem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 50° 55′ 30″ N 15° 13′ 46″ O / 50.92500 °N, 15.22944 °O / 50.92500; 15.22944 (mapo)
Nové Město pod Smrkem
germane: Neustadt an der Tafelfichte
urbo
Nové Město pod Smrkem, městské lázně (3).jpg
Konstruaĵo de urba banloko
Flag of Nove Mesto pod Smrkem.jpg
Flago
Nove Mesto pod Smrkem CoA CZ 2.gif
Blazono
Oficiala nomo: Nové Město pod Smrkem
Kromnomo: NMpS
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Frýdlant
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Jizera montaro
Situo Nové Město pod Smrkem
 - alteco 465 m s. m.
 - koordinatoj 50° 55′ 30″ N 15° 13′ 46″ O / 50.92500 °N, 15.22944 °O / 50.92500; 15.22944 (mapo)
Areo 28,93 km² (2 893 ha)
Loĝantaro 3 674 (2019)
Denseco 127 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Frýdlantská pahorkatina
Fondo 1584
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 463 65
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0513
NUTS 5 CZ0513 564265
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Nové Město pod Smrkem
Retpaĝo: www.nmps.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Nové Město pod Smrkem (germane Neustadt an der Tafelfichte) estas urbo en regiono Liberec en Ĉeĥio. La urbo oriente limas al Pollando. Vivas en ĝi 3.674 loĝantoj.

La iom longan nomon oni foje mallongigas kiel NMpS. Ankaŭ la urba retejo uzas ĉi tiun nomon.

La urbo estis fondita en 1584 de Melchior von Redern kun la nomo Böhmisch-Neustadt (bohemia novurbo). Jam antaŭe en proksima Ludvíkov/Lusdorf ekzistis setlejo, kun preĝejo el la jaro 1346, kiu ankoraŭ ekzistas. En la urbo (urborajto en 1592) loĝis ministoj, kiuj ĉirkaŭe minis kupron, feron kaj stanon. Pro minado la urbo prosperis ĝis la tridekjara milito; poste ĝi koncentriĝis al aliaj ekonomiaj branĉoj, ekzemple produktado de teksumaĵoj (ŝpinado, teksado). En la 19-a jarcento aldoniĝis la produktado de porcelano.

En 1911 la urbo iĝis memstara tribunala distrikto en distrikto Fridland en reĝlando Bohemio (habsburga imperio).

Ĝis la dua mondmilito granda plimulto de la loĝantaro estis germanoj (1930: 95,8 %); la germana nomo de la urbo tiam estis Neustadt an der Tafelfichte. ("Tafelfichte" estas la germana nomo de la monto "Smrk".)

La urbo partoprenas en la laborgrupo Novurbo en Eŭropo.