Přebytek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Přebytek
germane: Überschar
domaro
Atendejo en Přebytek
Oficiala nomo: Přebytek
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Ludvíkov pod Smrkem
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Fridlanta terlango
Montaro Jizera montaro
Situo Přebytek
 - koordinatoj 50° 53′ 58″ N 15° 12′ 16″ O / 50.89944 °N, 15.20444 °O / 50.89944; 15.20444 (mapo)
Katastro 13,7 km² (1 370 ha) Ludvíkov pod Smrkem
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 463 65
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Přebytek
Portalo pri Ĉeĥio

Přebytek (germane: Überschar) estas domaro en Ĉeĥio, en Fridlanta terlango, parto de urbo Nové Město pod Smrkem en distrikto Liberec. Ĝi etendiĝas sur montopiedo de Závorník ĉirkaŭ ŝoseo III/29015 kuniganta Lázně Libverda kun Ludvíkov pod Smrkem, sed kiu ofice falas en Ludvíkov pod Smrkem (ĝi estas ties baza setlejunuo).

Přebytek situas en katastra teritorio Ludvíkov pod Smrkem kun areo 13,7 km2.

En la domaro fontas rojo Přebytecký potok, kiu estas maldekstraflanka alfluanto de Lomnice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj domoj oni komencis konstrui post la jaro 1750. Al la jaro 1834 estas registrita apero de nomo de la domaro en formo Ueberschaar.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
202133

Jizeramontaraj monumentetoj en la ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

En la ĉirkaŭaĵo de Přebytek troviĝas du monumentetoj. Sudokcidente de la domaro estas "Ŝtono de Šafránek" rememoriganta sinmortigon per pafmortiĝo de la kvardektrijara Vladimír Šafránek el Hejnice, kiu ĉi tie okazis la 25-an de majo 1981. Kontraŭe al tio tra orienta direkto de la domaro estas "Kruco de Martin Zejda" rememoriganta la tridekjaran Martin Zejda el Ludvíkov pod Smrkem, kiu radis ĝis Lázně Libverda drinki alkoholaĵojn. La 22-an de aŭgusto 2002 survoje reen ĝis Ludvíkov en tiuj ĉi lokoj li sub influo de alkoholaĵo sufokiĝis per siaj vomaĵoj.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]