Szklarska Poręba
| Szklarska Poręba | |||||
| germane: Schreiberhau | |||||
| Blazono | |||||
|
| |||||
| urbo • urba komunumo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
| Genitivo de la nomo | Szklarskiej Poręby | ||||
| Provinco | Malsupra Silezio | ||||
| Distrikto | Distrikto Jelenia Góra (Hirschberg) | ||||
| Komunumo | Szklarska Poręba | ||||
| Speco de komunumo | Urba | ||||
| Urba komunumo | Jes | ||||
| Fondita en | 1366 | ||||
| Urborajtoj | 1959 | ||||
| Koordinatoj | 50° 50′ N, 15° 32′ O (mapo)50.83333333333315.533333333333Koordinatoj: 50° 50′ N, 15° 32′ O (mapo) | ||||
| Alto super la marnivelo | Ekde 440 ĝis 886 m | ||||
| Areo | 75,42 km² | ||||
| Loĝantaro | 5933 (en 2021) | ||||
| Loĝdenso | 79 loĝ./km² | ||||
| Poŝtkodo | 58-580 | ||||
| Telefona antaŭkodo | 75 | ||||
| Aŭtokodo | DJE | ||||
| TERYT | 5020106041 | ||||
| Adreso de estraro | ul. Buczka 2 | ||||
| Poŝtkodo de estraro | 58-580 | ||||
| Ĝemelaj urboj | (Danio) Aulum Haderup (Germanio) Bad Harzburg (Ĉeĥio) Harrachov (Ĉeĥio) Korenov | ||||
| Komunuma retejo | http://www.szklarskaporeba.pl | ||||
Szklarska Poręba [proksimuma prononco: ŝklArska porEmba], ĝis la jaro 1945 germane Schreiberhau, estas urbo en la nuna provinco Malsupra Silezio de Pollando. Fine de 2021 en la urbo vivis 5 933 loĝantoj sur areo de 75 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 79 loĝantoj/km². Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj al la distrikto Jelenia Góra (Hirschberg), kaj geografie apartenas al la Gigantmontaro. La areo de la urbo je 86% estas kovrita de arbaro.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Harrachov, Špindlerův Mlýn, Kořenov, Rokytnice nad Jizerou, Komunumo Mirsk, Piechowice, Gmina Stara Kamienica kaj Orle.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en alteco de 440 ĝis 886 m ĉe la norda flanko de la okcidenta ekstremo de la Gigantmontaro.
Historio
[redakti | redakti fonton]Unuafoja dokumenta mencio okazis en 1366. Ĝis 1945 la loĝloko havis la germanan nomon Schreiberhau. En la jaro 1959 ĝi ricevis urbajn rajtojn.
Turismo
[redakti | redakti fonton]La loĝloko estas turisma centro en la regiono de Gigantmontaro kun 9.000 litoj por gastoj. Vintre ĝi estas populara feria celo de skisportistoj, kaj ĝenerale aprezata vintrosportejo.




