Saltu al enhavo

Distrikto Gigantmontaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Jelenia Góra)
Distrikto Gigantmontaro
Pola nomo powiat jeleniogórski/ekde 2021 karkonoski
Flago Blazono
Situo en regiono
Mapo
distrikto
Provinco Malsupra Silezio
Ĉefurbo Jelenia Góra
Kvanto de komunumoj:
    urbaj 4
    urbo-kampaj -
    kampaj 5
Urbeco 48,07%
Areo 628.21 km2
Loĝantaro 60744 (en 2023)
Loĝdenso 97/km2
Aŭtokodo DJE
TERYT 5.02.01.06.00.0
Estro Krzysztof Wiśniewski (ekde kiam?)
Adreso de estraro ul. Kochanowskiego 10
Poŝtkodo de estraro 58-500
Telefono de estraro 75 752-32-21
Fakso de estraro 75 752-64-19
Retpaĝaro de distrikto http://www.starostwo.jgora.pl
vdr

La eksa distrikto Jelenia Góra - pole powiat jeleniogórski - ekde 2021 nomata Distrikto Gigantmontaro - pole powiat karkonoski - estas distrikto en la provinco (vojevodio) Malsupra Silezio de Pollando, evidente nun nomata laŭ la Gigantmontaro (germane: Riesengebirge, pole: Karkonosze, ĉeĥe: Krkonoše). Administra centro estas la samnoma urbo Jelenia Góra, kiu tamen ne apartenas al la distrikta teritorio, sed nur preskaŭ plene ĉirkaŭatas de ĝi. Ĝis la jaro 1945 la teritorio estis plejgrandparte germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj al la prusia provinco Silezio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Hirschberg. Fine de 2023 en la distrikto vivis 60 744 loĝantoj sur areo de 628,21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 97 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Jawor, Jelenia Góra, distrikto Kamienno Góra, distrikto Lwówek Śląski, distrikto Złotoryja kaj Ĉeĥio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Jelenia Góra (germane Hirschberg)