Distrikto Dzierżoniów
| Distrikto Dzierżoniów | |||
| Pola nomo | dzierżoniowski | ||
|
| |||
| distrikto | |||
|---|---|---|---|
| Provinco | Malsupra Silezio | ||
| Ĉefurbo | Dzierżoniów | ||
| Kvanto de komunumoj: | |||
| urbaj | 4 | ||
| urbo-kampaj | 1 | ||
| kampaj | 2 | ||
| Urbeco | 81,39 | ||
| Areo | 478.34 km2 | ||
| Loĝantaro | 95255 (en 2023) | ||
| Loĝdenso | 199/km2 | ||
| Aŭtokodo | DDZ | ||
| TERYT | 5.02.01.02.00.0 | ||
| Estro | Grzegorz Kosowski (ekde kiam?) | ||
| Adreso de estraro | Rynek 27 | ||
| Poŝtkodo de estraro | 58-200 | ||
| Telefono de estraro | 74 832-18-64 | ||
| Fakso de estraro | 74 832-18-60 | ||
| Retpaĝaro de distrikto | http://www.pow.dzierzoniow.pl | ||
La distrikto Dzierżoniów - pole powiat dzierżoniowski - estas distrikto en la provinco (vojevodio) Malsupra Silezio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Dzierżoniów. Ĝis la jaro 1945 la teritorio estis plejgrandparte germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj al la prusia provinco Silezio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Reichenbach. Fine de 2023 en la distrikto vivis 95 255 loĝantoj sur areo de 478,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 199 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Vroclavo, distrikto Świdnica, distrikto Wałbrzych, distrikto Ząbkowice, distrikto Strzelin kaj distrikto Kłodzko.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]

| ||||||
