Distrikto Góra
| Distrikto Góra | ||
| Pola nomo | powiat górowski | |
|
| ||
| distrikto | ||
|---|---|---|
| Provinco | Malsupra Silezio | |
| Ĉefurbo | Góra | |
| Kvanto de komunumoj: | ||
| urbaj | - | |
| urbo-kampaj | 2 | |
| kampaj | 2 | |
| Urbeco | 42,24 | |
| Areo | 738.11 km2 | |
| Loĝantaro | 34870 (en 2019) | |
| Loĝdenso | 47/km2 | |
| Aŭtokodo | DGR | |
| TERYT | 5.02.02.04.00.0 | |
| Estro | Anna Kolibek (ekde kiam?) | |
| Adreso de estraro | ul. Mickiewicza 1 | |
| Poŝtkodo de estraro | 56-200 | |
| Telefono de estraro | 65 543-35-12 | |
| Fakso de estraro | 65 543-35-11 | |
| Retpaĝaro de distrikto | http://www.starostwo.powiatgorowski.pl/ | |
La distrikto Góra - prononco [GUra], pole powiat górowski - estas distrikto en la provinco (vojevodio) Malsupra Silezio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Góra. Ĝis la jaro 1945 la teritorio estis plejgrandparte germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj al la prusia provinco Silezio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Guhrau. Fine de 2019 en la distrikto vivis 34 870 loĝantoj sur areo de 738,11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 47 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Leszno, distrikto Rawicz, distrikto Trzebnica, distrikto Wołów, distrikto Lubin, distrikto Głogów kaj distrikto Wschowa.
Disdivido de la distrikto
[redakti | redakti fonton]En la distrikto estas du urboj:
- Góra (germane Guhrau; en la silezia dialekto: Gůra) - vidu sube kelkajn fotojn de la urbo
- Wąsosz (ĝis 1945 germane: Herrnstadt) - vidu sube kelkaj fotojn de la urbo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]La preĝejo de Sankta Katerina en Góra/Guhrau |
La princa kastelo en urbeto Wąsosz/Herrnstadt |
La interno de la preĝejo Sankta Jozefo en Wąsosz/Herrnstadt |
| ||||||




