Komunumo Mirsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumo Mirsk
Lando Pollando
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówek
Ĉefurbo Mirsk
Speco de komunumo urbo-kampa
Estro urbestro
Sidejo 59-630 Mirsk

pl. Wolności 39
telefono: +48 075 647-04-40
fakso: +48 075 647-04-69

Areo 186,57 km2
Kvanto de vilaĝoj 17
Loĝantaro 9 179 (2004)
Loĝdenso 49,2 loĝantoj/km2 (2004)
Aŭtokodo DLW
Poŝtkodo 59-630
Komunuma retejo http://www.mirsk.pl
Eltranĉo el mapo de Pollando, tereno de Malsupra Silezio kun markita komunumo Mirsk
Urbodomo, estrarsidejo de Komunumo Mirsk.

Komunumo Mirsk estas urbo-kampa komunumo (pole gmina), en provinco Malsupra Silezio (pole Dolny Śląsk), en Distrikto Lwówek Śląski (pole powiat) de Pollando. La komunuma sidejo estas Mirsk. Ĝis la jaro 1945 la regiono apartenis al Germanio kaj havis germanlingvan loĝantaron, kiu estis forpelita ĝis la jaro 1947. Ĝin anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj. Kadre de tio ŝtata komisiono fiksis novan nomon de la urbo Friedeberg am Queis kaj lige al tio ekestis ankaŭ la nomo de la nova komunumo.

Strukturo de areo[redakti | redakti fonton]

Laŭ informoj de la jaro 2002 la komunumo Mirsk havas teritorion 186,57 km², kaj enhavas:

  • agrikulturajn terenojn: 37%
  • arbarkulturajn terenojn: 55%

La komunumo Mirsk faras 26,28% areo de la distrikto Lwówecki.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ informoj de la 30 junio 2004:

Priskribo Entute Virinoj Viroj
Mezuro Homoj % Homoj % Homoj %
Loĝantaro 9 179 100 4 796 52,2 4 383 47,8
Loĝdenso
(loĝantoj/km²)
49,2 25,7 23,5

Laŭ informoj de la jaro 2002, meza monata laborenspezo por unu loĝanto estas 1279,2 zlotoj.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Mirsk

Vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

BrzeziniecGajówkaGiebułtówGierczynGrudzaKamieńKarłowiecKłopotnicaKotlinaKrobicaKwieciszowiceMlądzMroczkowiceOrłowiceProszowaPrzecznicaRębiszów

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Gryfów Śląski, Leśna, Lubomierz, Stara Kamienica, Szklarska Poręba, Świeradów-Zdrój. La komunumo najbaras kun Ĉeĥio.