Gierczyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gierczyn
vilaĝo en Pollando
Gierczyn (Pollando)
Gierczyn (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Gierczyna
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówecki
Komunumo Komunumo Mirsk
Koordinatoj 50° 56′ N, 15° 24′ O (mapo)50.93083333333315.401666666667Koordinatoj: 50° 56′ N, 15° 24′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 420-600 m
Areo 7,54 km²
Loĝantaro 321 (en 2005)
Poŝtkodo 59-624
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
Titolo de estro vilaĝestro
vdr

Gierczyn – [elparolu: gierĉin]; ĉena vilaĝo en Pollando en Malsupra Silezio en Distrikto Lwówek Śląski en Komunumo Mirsk en Izera Montaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo troviĝas ĉe malnova komerca vojo de Jelenia Góra al Zittau. La unua priskribo devenas el 1385 kaj temas pri tiam nomata Geran, poste ankaŭ kiel Giehren kaj Kierz. Post la dua mondmilito tra kelkaj jaroj ĝi nomiĝis Gerbichy. En mezepoko la vilaĝo estis proprietaĵo de la tri kavaliraj familioj. En 1570 Hans Schoff el familio de Schaffgotsch vendis vilaĝon al familio Zeydlitz, kiu ĉi tie komencis minadon.

Probable jam en la 14-a jarcento proksime de la vilaĝo oni trovis malgrandan gangon de stana erco, kiu estis precize distingita de ministoj el Ĉeĥio ĉirkaŭ 15121517. Post tio venis el Ĉeĥio 400 da ministoj, kiuj tiel intense ekspluatis la gangon, ke ĝi finiĝis jam fine de la jarcento. Tamen samtempe oni trovis aliajn gangojn, interalie kobalton. La minado en ĉi tiu tereno estis tre malfacila, ĉar minejgalerioj estis senĉese superverŝitaj de akvo. Evoluo de la minado kaŭzis, ke en 1572 Minada Oficejo el Vroclavo ordonis al Johano Bronner el Świdnica fari esploradon de la gangoj. Liaj sekvintaj raportoj kaŭzis, ke dekonaĵo de eligita erco sumiĝis 7 tunoj da eligo. En 1578 oni organizis ĉi tie memstaran Minadan Oficejon, kiu inspektis laborado en minejoj. En 1616 ĉi tiu oficejo donis al ministo Beier el Nurenbergo licencon por minado de kupro, sed la tridekjara milito (1816-1648) paŭzis la laborado. Nur en 1727 oni rekomencis la minadon. Post 1742, kiam la Silezio estis transprenita de Prusio, ankoraŭ kreskis graveco de la minado ĉirkaŭe de Gierczyn. Tamen eligo de la stano oni ne povis plene restitui pro organizaj eraroj kaj pro ordinaraj trompoj, ĉar eligo malkreskis de ĉirkaŭ 20 tunoj en la 17-a jarcento ĝis 3 tunoj per unu jaro en la 18-a jarcento. Provoj de minada restituado en la 19-a jarcento kaj poste en 1938 ankaŭ ne prosperis. Esploradoj de la gangoj post la dua mondmilito (inter alie en 1970-oj) jesis, ke restaĵo de la gangoj ne valoras ekspluati. La plej valoraj kaj la plej longe funkciitaj estis minejoj: "Reicher Trost" kaj "Hundsrücken", kiuj estis kunigitaj en 1960 al la unu minejo "Gierczyn".

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo patronata de “Naskiĝo de Plejsankta Maria Fraŭlino”[redakti | redakti fonton]

La kristana paroĥa preĝejo patronata de “Naskiĝo de Plejsankta Maria Virgulino”estis konstruita en la 16-a jarcento kaj plukonstruita en 1604, kaj en 1613 estis alkonstruita turo. Pro ordono de imperiestro Ferdinando la 3-a pri “kontraŭreformacia reduktado” el 1653 oni deprenis preĝejon de protestantoj en 1654 kaj oni transdonis ĝin al katolikoj (ankaŭ preĝejoj en proksima Mirsk, Rębiszów kaj Proszowa).

Ĝis hodiaŭ konservis malfrue renesanca kasona plafono kun pentraĵoj el 1602, ŝtona baptujo el 1557, baroka (parte malfrue gotika) altaro, rokoka predikejo el la 18-a jarcento, kaj sur la ĉepreĝeja tombejo troviĝas 4 epitafoj kaj 2 ŝtonaj barokaj sarkofagoj.

Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]


Vilaĝoj de Komunumo Mirsk:
BrzeziniecGajówkaGiebułtówGierczynGrudzaKamieńKarłowiecKłopotnicaKotlinaKrobicaKwieciszowiceMlądzMroczkowiceOrłowiceProszowaPrzecznicaRębiszów