Krompachy
- Eble vi serĉas: Krompach – municipon en Ĉeĥio.
Krompachy | ||
hungare: Korompa, germane: Krompach | ||
urbo | ||
Urbodomo en Krompachy
| ||
|
||
Oficiala nomo: Krompachy | ||
Ŝtato | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Košice | |
Distrikto | Spišská Nová Ves | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Spiŝo | |
Montaro | Slovaka paradizo | |
Riveroj | Hornád, Slovinský potok | |
Situo | Krompachy | |
- alteco | 379 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 54′ 50″ N 20° 52′ 26″ O / 48.91389 °N, 20.87389 °O (mapo) | |
Areo | 22,889 km² (2 288,9 ha) | |
Loĝantaro | 8 809 (31.12.2007) | |
Denseco | 384,86 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1246 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 053 42 | |
Telefona antaŭkodo | +421-53 | |
Aŭtokodoj | SN | |
NUTS | 543268 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Košice
| ||
Vikimedia Komunejo: Krompachy | ||
Retpaĝo: www.krompachy.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Krompachy, hungare Korompa, germane Krompach estas urbo en Slovakio en regiono Košice, en distrikto Spišská Nová Ves.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en valo kaj dekstra bordo de Hornád, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Košice-Spišská Nová Ves, sed estas linioj al Gelnica kaj Spišské Podhradie. La lasta troviĝas 14 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1256. La komunumo estis grava minejo, la kampoj apartenis al Spiŝa burgo. Oni minis feron kaj arĝenton. La vilaĝo iĝis kampurbo en la 14-a jarcento, sekve grava komerca centro. La paroĥo fondiĝis en 1397, la unua gotika preĝejo pretiĝis en 1424. La urbeto iĝis libera reĝa urbo en 1602, kiun poste Emeriko Thököly kelkfoje atakis. Ĥolero trafis la urbon en 1831. Komence de la 20-a jarcento tie funkciis la plej granda ferindustria kombinato de Hungario. En 1910 loĝis en la urbo 6378 da homoj, (2560 hungaroj, 2440 slovakoj, 1063 germanoj, 131 serboj). La urbo ĝis 1919 apartenis al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišské Podhradie. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 1921 okazis sanga ribelo. Ekde 1937 la ferkombinato formiĝis al kuprofabriko. En 2001 vivis en la urbo 8812 da homoj (7679 slovakoj, 736 ciganoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al apostolo Sankta Johano de 1774, en 1910 pligrandiĝis
- paroĥo de 1751, en 1780 bruldetruiĝis, en 1792 renoviĝis
- kapelo omaĝe al Sepdolora Dipatrino de 2000
- kapelo omaĝe al Cirilo kaj Metodo de 2000
- kastelo de Piller de 1727
- muzeo
- centro pri skiado
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Korompa aŭ Krompach naskiĝis:
- hungara verkisto Zsolt Harsányi
- hungaraj inĝenieroj Ervin Barlai kaj József Gruber
- hungara juĝisto Dániel Tersztyánszky
- hungara kemiisto Mihály Patzier
- hungara ministro Albin Csáky
- hungara pentristo Gyula Gundelfinger.