Poľany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poľany situas en la plej griza regiono

Poľany, hungare Bodrogmező estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Lelesz-Polyán.

Situo[redakti | redakti fonton]

Poľany situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Latorica, laŭ traira flankovojo. Kráľovský Chlmec troviĝas 7 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1214 en formo "Poylen". La kampoj ĝis fine de la 18-a jarcento apartenis al eklezio. En 1910 loĝis en Bodrogmező 781 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Bodrogmező apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Királyhelmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Bodrogmező rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Poľany 517 da homoj, (429 hungaroj, 72 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • klasikisma greko-katolika preĝejo de 1802, en 1885 renovigita
  • klasikisma kalvinana preĝejo de 1823

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]