Bohdanovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bohdanovce situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Bohdanovce, hungare Garbócbogdány (garbOcbogdAnj) estas malgranda unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Bohdanovce situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Trebišov-Košice. La lasta urbo troviĝas 16 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

"Bogdány" estis unue menciita en la jaro 1220 en formo "Bogdan", la najbara "Garbóc" en 1229. Ili unuiĝis en 1891. En 1910 loĝis en Garbócbogdány 483 homoj, (379 hungaroj, 103 slovakoj, unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Hernádzsadány, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Garbócbogdány rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 2001 loĝis en Bohdanovce 905 homoj, (867 slovakoj, 8 hungaroj, 5 ciganoj, 4 ĉeĥoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]