Olšovany
Olšovany, hungare Ósva [Oŝva] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.

| Olšovany | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo de Slovakio | |||
| Flago | |||
| Administrado | |||
| Statuso | Vilaĝo | ||
| Lando | Slovakio | ||
| Ŝtato | Slovakio | ||
| Regiono | Košice | ||
| Distrikto | Košice-ĉirkaŭaĵo | ||
| Poŝtkodo | 044 19 | ||
| Aŭtokodo | KS | ||
| Telefonkodo | ++421-55-.... | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 557 (en 2 007) | ||
| Loĝdenso | 68 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Koordinatoj | 48°42′00″N 21°24′40″O / 48.7°N, 21.41111°O (mapo) Koordinatoj: 48°42′00″N 21°24′40″O / 48.7°N, 21.41111°O (mapo) | ||
| Alto | 224 m s.m. | ||
| Areo | 10 km² | ||
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Olšovany situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Košice troviĝas je 12 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1272 en formo "Ilswa". En 1427 oni komputis tie 25 familiojn (supozeble 125 loĝantojn), en 1715 5 loĝdomojn. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ósva 442 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Füzér, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 Ósva rehungariĝis pro la unua Arbitracio de Vieno. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1993 Olšovany apartenas al Slovakio. En 2001 vivis tie 497 homoj, (467 slovakoj). Vilaĝservo estas biblioteko.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Angla kaj hungara Vikipedioj




