Mokrance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mokrance situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Mokrance, hungare Makranc estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Mokrance situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Rožňava-Košice, ĉefvojo en la sama direkto preteriras. La lasta urbo troviĝas 24 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1217 apartenanta al episkopejo de Eger. En 1828 oni komputis tie 130 domojn kaj 945 homojn. En 1910 loĝis en Makranc 853 homoj, (825 hungaroj, 15 germanoj, 8 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Hernádzsadány, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Makranc rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Mokrance 1321 homoj, (831 slovakoj, 467 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]