Vyšný Čaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vyšný Čaj situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Vyšný Čaj, hungare Felsőcsáj (felŝOĉAj) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Vyšný kaj felső signifas: supra.

Situo[redakti | redakti fonton]

Vyšný Čaj situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, apud flankovojo. Košice troviĝas 15 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis daŭre loĝata ekde la bronzepoko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1335 en formo "Chay". En 1910 loĝis en Felsőcsáj 352 homoj, (271 hungaroj, 50 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Hernádzsadány, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Felsőcsáj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Vyšný Čaj 283 homoj, (278 slovakoj, po 2 hungaroj kaj ĉeĥoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]