Orechová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orechová situas en la plej griza distrikto

Orechová, hungare Dióska estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Orehova, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis novan nomon.

Situo[redakti | redakti fonton]

Orechová situas laŭ ĉefvojo Michalovce-Uĵhorodo. Sobrance troviĝas 5 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1299. En 1910 loĝis en Dióska 340 da homoj, (296 slovakoj, 15 germanoj, 8 rutenoj, 6 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Dióska apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Szobránc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean zonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. Iom pli frue la judoj estis deportitaj. En 2001 loĝis en Orechová 255 da homoj, (247 slovakoj, 6 ciganoj, 2 ĉeĥoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]