Vojany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vojany situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Vojany, hungare Vaján estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce.

Situo[redakti | redakti fonton]

Vojany situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Laborec, ĉefvojo Veľké Kapušany-Košice, laŭ fervojo Michalovce-Veľké Kapušany. La lasta troviĝas 6 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo datas de 1323. En 1798 incendio okazis. En 1910 loĝis en Vaján 603 homoj, (582 hungaroj, 10 slovakoj, po 1 germano kaj ruteno). Ĝis Traktato de Trianon Vaján apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagykapos, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Vaján rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Vojany 797 homoj, (560 hungaroj, 172 slovakoj, 36 ciganoj kaj aliaj). En Vojany funkcias eklezia hungara bazlernejo, apud la vilaĝa termoelektrejo - la plej granda en Slovakio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. reference,
  2. A ˙csehszlovákiai magyarok lexikona