Vyšná Myšľa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Vyšná Myšľa en Slovakio

Vyšná Myšľa, hungare Felsőmislye (felŝOmiŝje) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Vyšná kaj felső signifas: supra.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Vyšná Myšľa situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de mallonga sakovojo, laŭ fervojo Trebišov-Košice. La lasta urbo troviĝas 14 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1325 en formo "Felmisle". En 1910 loĝis en Felsőmislye 757 homoj, (660 slovakoj, 43 hungaroj, 12 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Hernádzsadány, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Felsőmislye rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj deportiĝis. En 2001 loĝis en Vyšná Myšľa 852 homoj, (844 slovakoj, 5 ĉeĥoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]