Trebejov
Trebejov | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Košice | ||
Distrikto | Košice-ĉirkaŭaĵo | ||
Poŝtkodo | 044 81 | ||
Aŭtokodo | KS | ||
Telefonkodo | ++421-55-.... | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 180 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 27 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°50′00″N 21°13′00″O / 48.833333°N, 21.216667°O (mapo) Koordinatoj: 48°50′00″N 21°13′00″O / 48.833333°N, 21.216667°O (mapo) | ||
Alto | 241 m s.m. | ||
Areo | 8 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Trebejov [+] | |||
Trebejov, hungare Terebő, germane Therebel estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Trebejov situas laŭ maldekstra bordo de Hornád, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Kysak-Košice. La lasta urbo troviĝas je 13 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1289 en formo "Terebey". En 1787 loĝis tie 179 vilaĝanoj en 26 domoj, en 1828 243 vilaĝanoj en 28 domoj. En 1870 apud la vilaĝo ŝtonminejo ekfunkciis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Terebő 202 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Lemes, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Trebejov 139 homoj, (136 slovakoj). Vilaĝservo estas biblioteko.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio