Kokšov-Bakša

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kokšov-Bakša situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Kokšov-Bakša, hungare Koksóbaksa (kokŝObakŝa) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Kokšov-Bakša situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, laŭ fervojo Michalovce-Miskolc. Košice troviĝas 10 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1262 en formo "Koxo". En la 18-a jarcento pro pesto la vilaĝo senhomiĝis. En 1828 oni nombris tie 47 domojn kaj 344 homojn. En 1910 loĝis en Koksóbaksa 190 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Kassa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Koksóbaksa rehungariĝis laŭ la unua Arbitracio de Vieno. La slovaka vilaĝo forte ligiĝis al la proksima Kassa, tial ĝi redoniĝis al Hungario. En 2001 loĝis en Kokšov-Bakša 1057 homoj, (1051 slovakoj, 3 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]