Čižatice
Aspekto
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Čižatice (ĉiĵatice), hungare Tizsite (tiĵite) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.
- Areo: 8 km²
- Supermara alteco: 280 m
- Loĝantaro: 370
- Poŝtkodo: 044 47
- Aŭtokodo: KS
- Telefonprefikso: 55
Situo
[redakti | redakti fonton]Čižatice situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Košice troviĝas 16 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1299 en formo "Chizete". En 1910 loĝis en Tizsite 272 homoj, (259 slovakoj, 6 hungaroj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros (reĝa departemento), al distrikto de Lemes, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1939-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Čižatice 347 homoj, (338 slovakoj, 4 ukrainoj, 2 hungaroj).