Lekárovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lekárovce situas en la plej griza distrikto
Blazono de Lekárovce

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Lekárovce, hungare Lakárd estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance.

Situo[redakti | redakti fonton]

Lekárovce situas sur ebenaĵo, laŭ ambaŭ bordoj de (kun ponto; Vidu la blazonon!), laŭ la ukraina landlimo, laŭ traira flankovojo, krome estas vojeto al Ukrainio. Veľké Kapušany troviĝas 12 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1401 en formo "Lekardhaza". Dum la mezepoko la kampoj apartenis al fortikaĵo de Ungvár. En 1834 tertremo, en 1901 incendio okazis. En 1910 loĝis en Lakárd 1490 da homoj, (1419 slovakoj, 44 hungaroj, 19 germanoj, 2 rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon Lakárd apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Ungvár, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean zonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. Iom pli frue la judoj estis deportitaj. En 2001 loĝis en Lekárovce 1047 da homoj, (1036 slovakoj, 4 ukrainoj, 3 hungaroj, 2 ĉeĥoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]