Zemplínske Hradište

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zemplínske Hradište situas en la plej griza distrikto

Zemplínske Hradište, hungare Hardicsa (hardiĉa) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.

Situo[redakti | redakti fonton]

Zemplínske Hradište situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, Ondava preterfluas, fine de mallonga sakovojo. Trebišov troviĝas 5 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1328. La tataroj detruis la komunumon en a 16-a jarcento. En 1910 loĝis en Hardicsa 1228 da homoj, (914 hungaroj, 267 slovakoj, 10 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Hardicsa apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Gálszécs, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Zemplínske Hradište 1201 da homoj, (1117 slovakoj, 67 hungaroj, 5 ukrainoj, po 4 rutenoj kaj ĉeĥoj, po 1 cigano kaj ĉeĥo).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]