Jasov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jasov
municipo de Slovakio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 044 23
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 535  (2021) [+]
Loĝdenso 100 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 41′ N, 20° 58′ O (mapo)48.6830555620.97416667Koordinatoj: 48° 41′ N, 20° 58′ O (mapo) [+]
Alto 263 m [+]
Areo 35,42 km² (3 542 ha) [+]
Jasov (Slovakio)
Jasov (Slovakio)
DEC
Jasov
Jasov
Situo de Jasov

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jasov [+]
vdr
Jasov situas en la plej griza regiono
Blazono de Jasov, centre la hungara blazono troviĝas

Jasov, hungare Jászó germane Jossau estas vilaĝo (iama minurbo) en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Ankoraŭ 1 setlejo apartenas al la municipo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Jasov situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj, laŭ flankfervojo Medzev-Moldava nad Bodvou. Košice troviĝas 22 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Jasov

Abatejo ekfunkciis en la 12-a jarcento, kiu iom poste iĝis ankaŭ administrejo. La tataroj detruis ĝin en 1241, sed la grava loko tuj rekonstruiĝis. La apuda komunumo (menciita en 1170) iĝis kampurbo kun rajtoj pri bazarado, doganpreno kaj ĉasado en 1290. Fortikaĵo konstruiĝis ekde 1312, kiun la husanoj okupis en la 15-a jarcento. En 1458 ĝi reokupiĝis. En 1619 István Bethlen (duko), en 1676 similaj trupoj detruis la abatejon. Baldaŭe Emeriko Thököly kaj poste Francisko Rákóczi la 2-a okupis la fortikaĵon. En 1766 la abatejo tute rekonstruiĝis. En la 18-a jarcento la loĝantoj minadis ercojn de oro, arĝento kaj fero, en 1780 impona fandejo ekfunkciis. En 1910 loĝis en Jászó 1361 homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Szepsi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Jászó rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Jasov 2661 homoj, (2165 slovakoj, 375 hungaroj, 70 ciganoj, 5 rutenoj, 4 germanoj, 3 ĉeĥoj, 2 rusoj).

Alianco de minurboj en Supra Hungarujo[redakti | redakti fonton]

Unue hungare, poste laŭ nuna slovaka formo:

Gölnicbánya Igló Jászó Rozsnyó
Rudabánya Szomolnok Telkibánya
Gelnica Spišská Nová Ves Jasov Rožňava
Rudabánya Smolník (distrikto Gelnica) Telkibánya

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Jászó naskiĝis hungara episkopo György Fenessy. En la iama Jászó mortis hungara inĝeniero Gusztáv Faller (1816).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]