Cejkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cejkov situas en la plej griza regiono

Cejkov, hungare Céke estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Cejkov situas laŭ flankovojoj. Trebišov troviĝas 19 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko. La vilaĝo mem menciiĝas en 1381 en formo "Cheke", en 1404 fortikaĵo malkonstruiĝis laŭ ordono de Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio). En 1439 tamen bienulo Marteno Cékei akiris kaj rekonstruis ĝin. En 1670 oni bruldetruis la vilaĝon. En 1831 la loĝantoj partoprenis en ribelo ĥolero. En 1910 loĝis en Céke 1029 da homoj, (905 hungaroj, 112 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Céke apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Céke rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Cejkov 1239 da homoj, (1200 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • greko-katolika preĝejo de 1805
  • restaĵo de fortikaĵo
  • mineralakvaj fontoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]