Milhosť

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milhosť
municipo de Slovakio
Administrado
Poŝtkodo 044 58
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 392  (2021) [+]
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 32′ N, 21° 16′ O (mapo)48.5388888921.26666667Koordinatoj: 48° 32′ N, 21° 16′ O (mapo) [+]
Alto 166 m [+]
Areo 7,84 km² ( 784 ha) [+]
Milhosť (Slovakio)
Milhosť (Slovakio)
DEC
Milhosť
Milhosť
Situo de Milhosť

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Milhosť [+]
vdr

Milhosť (milhostj), hungare Migléc estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. La historia hungara nomo estis Miglécnémeti.

Adamo kaj Eva laŭ la tomboŝtonoj en Milhosť

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Milhosť situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara landlimo (kontraŭe troviĝas Tornyosnémeti, Hernád preterfluas, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Košice. La lasta troviĝas 21 km-ojn.

Milhosť
Trafiktabulo en Milhosť

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1220, loĝata de germanoj. En 1910 loĝis en Migléc 424 da homoj, (395 hungaroj, 28 slovakoj, unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon Migléc apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Kassa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Milhosť 344 da homoj, (189 slovakoj, 144 hungaroj, 4 ciganoj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve oni trairas la limon senkontrole.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Migléc naskiĝis hungara-juda rabeno Ármin Frisch.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]