Klin nad Bodrogom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klin nad Bodrogom situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Klin nad Bodrogom, hungare Bodrogszög estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. Inter 1961-1990 Klin nad Bodrogom estis ekstera parto de Streda nad Bodrogom.

Situo[redakti | redakti fonton]

Klin nad Bodrogom situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara limo, laŭ maldekstra bordo de Bodrog (kontraŭe troviĝas Borša), fine de sakovojo el Streda nad Bodrogom. Kráľovský Chlmec troviĝas 22 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1332 en formo "Zeg", sed estas mencio pli frue pri fortikaĵo, kiun okupis fidelulo de la reĝo en 1317. En 1910 loĝis en Bodrogszög 276 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Bodrogszög apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Királyhelmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Bodrogszög rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Nuntempe la hungaroj vivas en majoritato. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas senĝene trapasebla.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]