Rudná (distrikto Rožňava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rudná
Rudná situas en la plej griza regiono

Rudná, hungare Rozsnyórudna (roĵnjOrudna) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Situo[redakti | redakti fonton]

Rudná situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Rožňava troviĝas 3 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1291 en formo "Rodna". Ekde 1583 la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. Oni longe minadis apude ercojn de plumbo, oro kaj fero. En 1828 oni komputis tie 61 domojn kaj 515 homojn. En 1910 loĝis en Rozsnyórudna 503 homoj, (358 hungaroj, 104 slovakoj, 6 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Rozsnyórudna rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Rudná 768 homoj, (439 slovakoj, 321 hungaroj, 3 ĉeĥoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]