Luhyňa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luhyňa situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Luhyňa (luhinja), hungare Legenye (legenje) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.

Situo[redakti | redakti fonton]

Luhyňa situas sur malebenaĵo, laŭ la hungara landlimo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Trebišov-Slovenské Nové Mesto, laŭ fervojo Michaľany-Ĉop. Trebišov troviĝas 17 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1263 en formo "Legene". En 1910 loĝis en Legenye 473 da homoj, (434 hungaroj, 39 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Legenye apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Legenye rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Luhyňa 326 da homoj, (escepte 5 hungarojn ĉiuj slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Letenye naskiĝis hungara kalvinana episkopo István Fejes.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]