Rakovec nad Ondavou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rakovec nad Ondavou situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Rakovec nad Ondavou, hungare Rákóc estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce.

Situo[redakti | redakti fonton]

Rakovec nad Ondavou situas sur malebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Ondava, laŭ traira flankovojo. Michalovce troviĝas 15 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1266 en formo "Rakouch". En 1910 loĝis en Rákóc 937 da homoj, (861 slovakoj, 54 hungaroj, 4 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Rákóc apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Nagymihály, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1942 la judoj estis deportitaj. En 2001 loĝis en Rakovec nad Ondavou 1119 da homoj, (1105 slovakoj, 6 ĉeĥoj, 4 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]

Familio Rákóczi devenas el tiu loko. La unua mencio pri Mikaelo Rákóczi devenis el 1328. La plej konata figuro estis Francisko Rákóczi la 2-a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]