Kapušianske Kľačany
| Kapušianske Kľačany | |||
|---|---|---|---|
| municipo de Slovakio | |||
| Flago | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 079 01 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 977 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 48 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 48° 32′ N, 22° 6′ O (mapo)48.52972222222222.108333333333Koordinatoj: 48° 32′ N, 22° 6′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 102 m [+] | ||
| Areo | 20,27938 km² (20 27. 938 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||

Kapušianske Kľačany, hungare Nyarádkelecsény (njarAdkeleĉEnj) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce. La hungaroj uzas ankaŭ la nomon Kaposkelecsény.
- Areo: 20 km²
- Supermara alteco: 102 m
- Loĝantaro: 820
- Poŝtkodo: 079 01
- Aŭtokodo: MI
- Telefonprefikso: 56
Situo
[redakti | redakti fonton]Kapušianske Kľačany situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Veľké Kapušany troviĝas 3 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la loko devenis de 1315. Baldaŭe 3 vilaĝoj formiĝis:
Kľačany
[redakti | redakti fonton]En 1910 loĝis en Magyarkelecsény 339 da homoj, (plejparte hungaroj). Vidindaĵo estas katolika preĝejo de 1970.
Močiar
[redakti | redakti fonton]En 1910 loĝis en Magyarmocsár 325 da homoj, (plejparte hungaroj). La slovakoj uzis ankaŭ la formon Močarany.
Ňarad
[redakti | redakti fonton]En 1910 loĝis en Ungnyarád 212 da homoj, (plejparte hungaroj). Vidindaĵo estas klasikisma kalvinana preĝejo de 1834, novgotika turo alkonstruiĝis en 1930
Ĝis Traktato de Trianon la 3 vilaĝoj apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagykapos, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 ili rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1943 la 3 vilaĝoj unuiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Kapušianske Kľačany 808 da homoj, (595 hungaroj, 154 ciganoj, 57 slovakoj).



