Vyšná Rybnica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vyšná Rybnica situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Vyšná Rybnica (viŝnA ribnica), hungare Felsőhalas (felsOhalaŝ) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Felső-Ribnyicze, depost 1907 pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon Felsőhalas.

Situo[redakti | redakti fonton]

Vyšná Rybnica situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Sobrance troviĝas 10 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1418 en formo "Rybnychke". En la 16-a jarcento rutenoj alvenis. En 1910 loĝis en Felsőhalas 486 da homoj, (332 rutenoj, 56 germanoj, 43 hungaroj, 34 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Felsőhalas apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Szobránc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean zonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. Antaŭ apero de rusoj la judoj deportiĝis. En 2001 loĝis en Vyšná Rybnica 392 da homoj, (375 slovakoj, 7 ciganoj, 3 ukrainoj, unusola ruteno).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]