Buzica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buzica situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Buzica, hungare Buzita estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Buzica situas laŭ la hungara landlimo, laŭ flankovojoj. Košice troviĝas 26 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1262 en formo "villa Bozita". En 1910 loĝis en Buzita 894 homoj, (891 hungaroj, po 1 slovako, germano kaj ruano). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Szepsi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Buzita rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la judoj deportiĝis. Post la 2-a mondmilito alvenis slovakoj, dume la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Buzica 1142 homoj, (725 hungaroj, 367 slovakoj, 17 ciganoj, 2 ĉeĥoj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj senkontrole estas traireblaj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]